china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinion, vi bezonas propre senti
(GMT+08:00) 2008-03-10 17:07:00

mozambika kolonelo Chabango(maldekstra)

Ankaŭ mozambika kolonelo Chabango fariĝis ĉinamanto. Kvankam li opiniis, ke estas malfacile lerni skribadon kaj pronancon de la ĉina lingvo, tamen tio ne faligis lian entuziasmon por lerni la ĉinan lingvon. Li opiniis, ke la ĉina lingvo ne nur estas belsona, sed ankaŭ fariĝos nova monda tendenco. Sekve de rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio, pli multaj homoj lernos la ĉinan lingvon.

"Mi opinias, ke la ĉina lingvo estas belsonega kiel muziko. En la kuranta jaro, la plej granda ŝtata universitato de Mozambiko establos ĉinlingvan lecionon. Tio estas ĝojiga afero. Mi kredas, ke pli kaj pli multiĝos homoj lernantaj la ĉinan lingvon."

Menciante pri Pekinaj Olimpikoj en 2008 Bornhausen ekscitite diris, ke estas feliĉe, ke li povas vivi 1 jaron en la lando gastigonta Olimpikojn. Sed pro sia laboro li ne povos propraokule rigardi la konkursojn. Li vizitos ĉiuj olimpikajn stadionojn libertempe kaj fotos ilin. Li atendas okazon de Pekinaj Olimpikoj kaj kredas, ke brazilaj sportistoj estos amike kaj entuziasme akceptataj.

"Ni kune atendu la okazon de Pekinaj Olimpikoj. Karaj amikoj, se vi venos al Ĉinio, vi scios la longan historion kaj antikvan kulturon de Ĉinio. Estas konstateble, ke ĉinaj amikoj estas tre amikaj kaj entuziasmaj."

Finonte la intervjuon Bornhausen ekscitite diris al raportisto, ke ankaŭ liaj edzino kaj filino estas ĉinamantoj. Ili venos al Ĉinio antaŭnelonge por kune kun li celebri la ĉinan tradician feston Printempan Feston.

Chabango esprimis, ke li volontas koni plimulte pri Ĉinio kaj lerni progresintajn spertojn de Ĉinio por fari kontribuon al amikeco inter Ĉinio kaj Afriko.

Karaj aŭskultantoj, ĵus vi aŭdis la 2-an programereton de seria raporto titolita Ĉinio en Miaj Okuloj. Bonvole aŭskultu la 3-an programereton en la sama tempo de la venonta semajno. Finiĝis nia programereto, koran dankon pro via aŭskulto!


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040