china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Amikoj de Sichuan, mi zorgas pri vi!"
(GMT+08:00) 2008-05-26 16:51:40

"Mi jam rimarkis, ke en la retpaĝo de itala redakcio jam malfermis specialan programon pri la tertremo en Sichuan-provinco. La raportoj estas ĉiu-flankaj kaj ĝusttempaj, kaj ankaŭ troviĝas multaj fotoj. Tio ja estas la grava vojo por mi koni la ĉelokan situacion en la trafitaj lokoj de Sichuan. Mi rimarkis, ke multaj savistoj faras batalon kun tempo, ĉar tempo estas vivo, ankoraŭ troviĝas multaj vivantoj. Mi elkore deziras, ke la ĉina popolo, speciale viktimoj de Sichuan-provinco, venku la katastrofon!"

Post la tertremo, ĉina registaro rapide faris grandskalan savadon, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj sinsekve iris al la trafiktaj lokoj por gvidi la kontraŭ tretreman kaj savadan laborojn, multe da helpaj materialoj nun estas senĉese sendataj al la trafitaj lokoj. Ĝis la 24-a horo de la 19-a de majo, savistoj jam savis, translokigis pli ol 360 mil homojn. Maroka aŭskultanto Isriss Bououdina diris, ke li estis ege kortuŝita pro la rapida reago de ĉina registaro por alfronti la katastrofon.

"En iu ajn danĝera periodo, ĉinaj gvidantoj ĉiam staras ĉe siaj popolanoj. Kiam mi vidis funebron de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj aliaj ŝtataj gvidantoj al viktimoj de la trafitaj lokoj, mia koro sentis varmon. Mi scias, ke la ĉina popolo certe venkos la katastrofon, kaj en la mallonga estonteco, ni certe vidos rekonstruitan, belan kaj modernan Sichuan!"

Ĝis la 21-a de majo, jam pasis 9 tagoj de la tertremo en Sichuan. La kontraŭtertrema kaj savada laboroj de Ĉinio eniris en ŝlosilan periodon, savado, aranĝo de viktimoj, prevento de malsano kaj aliaj laboroj nun streĉe iras.

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040