china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Amikoj de Sichuan, mi zorgas pri vi!"
(GMT+08:00) 2008-05-26 16:51:40

Antaŭ nelonge, la 10 aŭskultantoj, kiuj laŭinvite vizitis Sichuan-provinvon, krom preĝi por viktimoj de Ĉinio, kelkaj el ili ankaŭ lanĉis monkontribuan aktivadon en sia lando. Jiang Tianrong, ĉindevenulo en Usono estas instruisto de iu ĉin-lingva lernejo. Post la tertremo, ŝi ĉiam pozitive preparas monkontribuan aktivadon por la trafitaj lokoj en Sichuan-provinco. Ŝi diris,

"Kiel filino de Ĉinio, kiam mia patrolando kaj la popolo suferas katastrofon, mi havas devon kaj respondecon kontribui mian forton. De vespero de la 14-a ĝis matene de la 15-a de majo, mi klopode skribis skizon por proponi, ke la ĉin-lingva lernejo de nia distrikto faru monkontribuan aktivadon."

Vjetnama aŭskultanto Kim Giang ankaŭ volas kontribui al ĉinaj viktimoj. Ŝi diris,

"Nuntempe, mi ne scias kion mi povas fari al la trafitaj lokoj de la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, la ununura afero estas veki miajn amikojn, inkluzive de miaj lernantoj, fari monkontribuon. Kvankam la sumo ne estas granda, tamen tio vere reprezentas nian koron. Mi kredas, ke multaj aŭskultantoj ankaŭ havas la saman esperon kiel mi."

Kiam Ĉinio suferas la fortan tertremon, homoj tra la tuta mondo donis al ni ĉinoj grandegan subtenon kaj helpon. Kiel la dirite de nia irana aŭskultanto Mohammad Homayoun Mehr, "En la malfacila periodo, mia koro ĉiam staras ĉe la ĉina popolo. "


1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040