china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Granda kunmuzika voĉlega volontula prezentado
(GMT+08:00) 2008-05-29 12:30:28

La "Fonduso pri Ago de Patrona Anĝelo" estas subtenata de ĉiuj homoj en la prezentado. Aktoroj senpage faris prezentadon kaj bileta enspezo kaj monkontribuo estas ĵetitaj en la novan fonduson. Taiwan-a aktorino Wang Siyi ne povas klare scii, kiom da volontulaj prezentadoj ŝi partoprenis, kvankam ŝia voĉo estas iom raŭka, tamen kun profunda sento ŝi kune kun aktoro Zhu Shimao voĉlegis poemon "Estu firmaj post larmado".

"En la lastaj tagoj, ni larmemis, eĉ fortaj viroj oftege tristis, ni estas ne tro malfortikaj, sed la 8-grada fortega tertremo doloris nin.

Forfloris freŝaj vivoj en ruinaĵoj, junaj infanoj ploris, bela hejmo estis detruita. Kiel ni ne povas ne larmi?

Ĉina ŝtata prezidanto Hu plorĝemis, sur la vojo al plagitaj lokoj ĉefministro Wen malgrasiĝis. Diligentaj gvidantoj zorgas pri plagitaj lokoj, ili ne ripozas nek dormis. Kiel ni ne povas ne larmi?

Katastrofa stato ĝuste estas ordono, tempo ĝuste signifas vivon. Savaj teamoj strebas kaj forte frakasas ĉion ĝenan. Skribinte testamenton, soldatoj paraŝutis, armeanoj genuiĝis kaj kriis 'Permesu, ke mi savu almenaŭ ankoraŭ unu!' Kiel ni ne povas ne larmi? Pro infanoj orfiĝintaj, ni larmas, pro gepatroj seninfanaj, ni larmas, kaj pro la granda amo ni larmas.

Ni larmas pro multaj doloroj, ni larmas pro multaj emocioj. Dum larmado ni kreskas, post larmado ni estas firmaj!

Dum larmado ni kreskas, post larmado ni estas firmaj. Hodiaŭ infanoj ploras ĉe disfalintaj domoj, morgaŭ legada voĉo sonos en klasĉambroj. Hodiaŭ ĉie estas ruinaĵoj, morgaŭ ni rekonstruos pli belan hejmlokon. Hodiaŭ ni adiaŭas doloron, morgaŭ ni estos pli potencaj. Hodiaŭ ni havas esperon, morgaŭ ni estos pli brilaj."

Krom partopreno en volontula prezentado, Wang Siyi ankaŭ kune kun amikoj vendas proprajn posedaĵojn sur retejo. Ŝi diris, ke Taiwan kaj la ĉeftero estas nedisigeblaj, ĉifoja kontraŭkatastrofa kaj prisava procezo enkorpigis tion. Ŝi diris:

"Mi sentas, ke Taiwan kaj la ĉeftero estas nedisigeblaj, ni estas fratoj kaj samlandanoj, ni zorgas unu pri la alia. Dum la kontraŭkatastrofa kaj sava procezo, ni vidis, ke ĉinoj unuiĝas, Ĉinio estas granda!"

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040