china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Granda kunmuzika voĉlega volontula prezentado
(GMT+08:00) 2008-05-29 12:30:28

Post la tertremo, aktoro Jiang Kun urĝe revenis al Ĉinio kaj kune kun amikoj kontribuis 500 mil juanojn por konstrui elementan lernejon kontraŭ 8-grada tertremo en Sichuan, li ankaŭ monkontribuis por konstrui cent portempajn klasĉambrojn. Sed li ankoraŭ opiniis, ke li malfrue agis. Li diris:

"En helpado al plagitaj lokoj, mi jam postiĝis, multaj amikoj marŝis antaŭ mi. Mi postulas al mi pli forte klopodi. Ni aktoroj ne povas solvi malfacilojn por suferantoj, sed ni povas per arta verko igi suferantojn vidi, ke la vivo ankoraŭ estas bela."

Ankaŭ spektantoj kontribuis sian amon. Interalie, ago de 10-jara tibeta knabino el malriĉa familio kaŭzis altan tajdon de la volontula prezentado. Ŝi nomiĝas Suonan Cuoma, en infaneco ŝia patrino forpasis, lia familio estas malriĉa. Ĉifoje gvidate de instruisto, ŝi vizitas Pekinon. Ŝi havas nur 50 juanojn, sed kontribuis ĉion al plagitaj lokoj. Ŝi diris:

"Mi esperas, ke knaboj en plagitaj lokoj povos reveni al lernejoj."

Ŝi firme tenis la 50 juanojn kaj ĵetis ilin en monkontribuan keston. Sonis aplaŭdado en la prezentejo.

Intervjuate, Suonan Cuoma ankaŭ kantis por bondeziri al knaboj en plagitaj lokoj.

Dum la prezentado, spektantoj unu post unu kontribuis monon. Pli ol 40-jara sinjoro Zhoujiang Shanjun ŝatas kolekti kaj konservi bildojn. Multaj fremdlandaj homoj volas aĉeti iun ĉinstialn bildon de Zhoujiang Shanjun, sed li rifuzis. Sed en la volontula prezentado, li senhezite kontribuis la bildon valorantan je miliono da juanoj al la "Fonduso pri Ago de Patrona Anĝelo" Li diris, ke hodiaŭ li ĝuste celas kontribuon de la bildo.

"El radio, mi sciis la volontulan prezentadon kaj venis. Por subteni rekonstruadon de plagitaj lokoj, mi kontribuis la bildon. Dum la kontraŭkatastrofa kaj sava procezo, ĉinaj diversnaciecaj popolanoj firme unuiĝas, ĉiuj homoj memkonscie agas. En 4 horoj post la tertremo, nia ĉefministro atingis plagitajn lokojn, por savi popolamasojn, ni uzas grandajn helikopterojn, tio akiris novan respekton de la mondo. Ĉefministro Wen diris, ke iu ajn malgranda afero multiplikata per 1,3 miliardoj, estas jam grandega, tial granda ŝtato ne havas malgrandan aferon, oni devas serioze trakti ĉiujn aferojn, precipe atenti problemojn rilatajn al la vivo de popolanoj. Ĉifoje, ni vidis, ke la centra registaro kaj la popola armeo ekagis tiel rapide. Mi sentas fieron kaj honoron pro Ĉinio!"

La granda kunmuzika voĉlega volontula prezentado "Ni Kune Ekzistu" kolektis monon je 2,676 milionojn da juanoj, interalie niaj japanaj aŭskultantoj kontribuis pli ol dekmil juanojn. Dankon, dankon al ĉiuj homoj kun amo!

Karaj aŭskultantoj, per 500 juanoj ni povas helpi suferan infanon, per dekmil juanoj ni povas helpi suferan familion kaj per 500 mil juanoj ni povas helpi rekonstruon de elementa lernejo, karaj amikoj, bonvole atentu infanojn en plagitaj lokoj kaj liveru al ili praktikan helpon. Se vi volas helpi ilin kaj volas aliĝi al nia "Fonduso pri Ago de Patrona Anĝelo", bonvole kontaktiĝu kun ni. Nia adreso estas: Esperanto-sekcio, Ĉina Radio Internacia, 16-a Shijingshan-vojo, Pekino, Ĉinio, la poŝta kodo estas 100040. Kaj la reta adreso estas: Espradio@cri.com.cn. Ni kune klopodu por ke la mondo plenu de amo!


1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040