china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj popolartistoj en pekina olimpika vilaĝo
(GMT+08:00) 2008-07-31 17:57:56

Karaj aŭskultantoj, pasta homfigura amuzilo, argilmodlaĵo, kajto, ombroteatraĵo kaj aliaj manlaboraj metiartaĵoj kun ĉinaj trajtoj aperis en centra loko de internacia zono en olimpika vilaĝo kaj altiris sportistojn kaj aliajn homojn el diversaj lokoj de la mondo. En la ekspoziciejo de ĉinaj naciecaj kaj popolaj manlaboraj metiartaĵoj, 29 popolartistoj, selektitaj de ĉina popolartista asocio, fariĝis kulturaj senditoj de la olimpikoj.

En la ekspozicio, diversaj kajtoj estas rimarkinde atentaj kaj produktisto de la kajtoj estas legenda figuro en la popolartistoj. Ha Yiqi estas la kvara-generacia heredanto de kajtofara familio, kiu havas pli ol 120-jaran historion, per ekspozicioj kaj aliaj internaciaj interfluoj li disvastigis "Kajton de Ha" al pli ol dek landoj. Birma ĉefministro, eksprezidanto de Internacia Olimpika Komitato, estro de la urbo Ateno kaj aliaj internaciaj amikoj konservas kajtojn, faritajn de la familio Ha. Sinjoro Ha diris, ke kajto portas amikecon inter la ĉina popolo kaj la mondaj popoloj, tial li sentas, ke eksponado en la olimpikoj estas grava respondeco. Li diris:

"La respondeco estas pli kaj pli granda, mi devas porti ĝin. Komence, mi ne konceptis, ke mi estas la sendito de ĉina kulturo, nun mi opiniis, ke ĉar artaĵoj kaj naciaj aĵoj igis fremdlandanojn kompreni Ĉinion, tial mi vere ludas la rolon de sendito. Dum la olimpikoj, per farado kaj prezentado de kajtoj mi montros ĉinan kulturon al okcidentanoj. Mi partoprenis en multaj aktivadoj, kaj la olimpikoj estas la plej granda platformo por mi."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040