china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj popolartistoj en pekina olimpika vilaĝo
(GMT+08:00) 2008-07-31 17:57:56

Sinjoro Ha detale rakontis la kombinon de scienco kaj arto en farado de kajtoj, li tre fieras pri artaĵo, ĵus finita por la olimpikoj. Li diris:

"Mi volas fari ion per mia tekniko kaj nia popolarto por la olimpikoj, tial mi faris ĉi tian kajton. Mi ligis flagojn de pli ol 200 landoj kaj regionoj kaj faris la grandan kajton longan je 103 metroj. Mi jam sukcesis kaj kontribuis ĝin sl olimpika organiza komitato."

Namibia fraŭlo Shaanika Sam estas volontulo de Pekinaj Olimpikoj, en libera tempo li venis ĉi tien. Li lernis la ĉinan lingvon 2 jarojn kaj tre interesiĝas pri ĉina kulturo. Li sciigis al nia raportisto, ke li ĝojas vidi, ke ekzistas ĉi tia ekspona centro en la olimpika vilaĝo. Li diris:

"La centro estas tre grava. Por ni, fremdlandanoj, kompreno de ĉinaj tradicioj kaj rakontoj estas signifoplena."

Shaanika Sam tre amas pastan homfiguran amuzilon. Artisto Zhang Junxian ĝuste estas faristo de pasta homfigura amuzilo. Reprezentante Ĉinion, li partoprenis en multaj ŝtataj kulturaj kaj artaj interfluaj aktivadoj. Ĉi-foje, li ne nur montras la popolarton en la olimpika vilaĝo, sed ankaŭ faros sian familion kiel pekinan "artan familion" por akcepti viziton de transmaraj amikoj dum la olimpikoj. Li diris:

"Sciinte la informon, mi diris, 'Mi certe bone montros la popolarton al fremdlandanoj'. Tial, mi rapide faris iujn artaĵojn pri olimpikoj kaj ĉinaj tradiciaj rakontoj."

Dum la olimpikoj en la 50-kvadratmetra halo, artistoj laboros 12 horojn ĉiutage, kaj ilia prezentado jam altiris multajn fremdlandajn sportistojn kaj membrojn de fremdlandaj delegacioj post kiam malfermiĝis la olimpika vilaĝo. Vicprezidanto de popolarta asocio sinjoro Yu Zhihai diris:

"Estro de togolanda delegacio kaj estro de brazila delegacio vizitis la centron kaj faris longtempan interfluon kun artistoj. Per ĉi tiu ekspozicio, sportisoj el diversaj lokoj de la mondo iom komprenos Ĉinion kaj la ĉinan kulturon, ĝi estas tre bona fenestro kaj bona platformo."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040