china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ni manpremas por la Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-08-02 15:45:32

                                                      (Iu palestina knabo ludas futbalon en rifuĝejo)

En 2008 palestina ambasadoro en Ĉinio sinjoro Diab Allouh ŝajne estas tre okupita: partopreno en aktivadoj por bonvenigi la Pekinajn Olimpikojn, interkonsiliĝo kun ĉinaj koncernaj departementoj pri sekureco-garantio dum la Olimpikoj, kunaranĝo por bonvenigi la palestinan sportan delegacion kaj prezento de proponoj por inaŭgura ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj.

"Ni kun ĉinaj koncernaj flankoj precipe kun ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj diskutis pri sekureco-garantio, mi mem vizitis iun ĉinan elementan lernejon, kiu estas aranĝata por bonvenigi la palestinan sportan delegacion. Ankaŭ ambasadorejo pretas por disvolvi kunlaboron kun ĉinaj koncernaj departementoj kaj liveros helpon por ĉina sukcesa okazigo de la Olimpikoj. Tio estas nia devo."

En la jaro 1988, palestina tutlanda komisiono publikigis "Deklaron pri Sendependigo" en Alĝero kaj deklaris fondiĝon de la palestina ŝtato. Sekve Ĉinio establis la diplomatiajn rilatojn kun ĝi. En decembro de la jaro 2005, Diab Allouh venis al Pekino kaj servas kiel la kvara ambasadoro de Palestino en Ĉinio.

Kvankam ĝis nun ankoraŭ ne fondiĝis vere sendependa palestina ŝtato, en la palestina teritorio regas tumulto kaj ĉagreno, tamen neniam pereas loka nacia sporto. Sporto estas aktivado kaj ankaŭ estas spirito. Palestinanoj faras plej ĝustan eksplikon per sia agado.

"En Palestino, troviĝas sportaj departementoj, kiuj havas detalan organizadon; en Gaza, okcidenta bordo de Jordano kaj orienta Jerusalemo, estas sportaj kluboj kun diversaj formoj. Troviĝas asocioj pri atletiko, futbalo, korbpilko kaj aliaj kaj longdaŭre ekzistas la palestina nacia sporta afero. Dank' al fondiĝo de Palestina Nacia Leĝdona Konsilio, palestinaj sportistoj povas partopreni en konkursoj eksterlande kaj tio estis malpermesata de la israela instanco en la pasinteco."

EnPalestino, kiu longtempe estas sub blokado kaj okupado de Israelo, estas malfacile por ordinaraj homoj daŭrigi sian normalan vivon, des malpli specialan sportan aktivadon. Mankas regula kurejo por trejnado, regula naĝbaseno kaj kapitalo; abundas nur sablo, polvo kaj eĉ kontrolejoj de la israela trupo.

"Membroj de sportaj kluboj devas labori por fari kompenson al sia trejniĝo. Estas nesufiĉa kapitalo donata de la palestina registaro aŭ individuoj. Tiuj sportaj grupoj frontas al multaj malfacilaĵoj en kapitalo, trejnado kaj partopreno en regionaj kaj internaciaj konkursoj."

Tamen malfacilaĵoj ne apartigas palestinanojn disde Olimpikoj.

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040