china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ni manpremas por la Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-08-02 15:45:32

La 16-a de julio de la jaro 1996 estis tago fieriga por palestinanoj. En la Olimpikoj, unuafoje hisiĝis la nacia flago de Palestino. En la Sidnejaj Olimpikoj en 2000, du palestinaj atletoj partoprenis; en la Atenaj Olimpikoj en 2004, Palestino ekspedis tri atletojn. En la kuranta jaro, 4 palestinaj atletoj partoprenos en la Pekinaj Olimpikoj."

Ambasadoro Diab Allouh esprimis, ke palestina partopreno en la Pekinaj Olimpikoj ĝuste celas doni bondeziron de la palestina popolo al la ĉina popolo.

"Partopreno en la Olimpikoj estas signo de Palestino al la monda sporta rondo: Palestino havas multajn sportajn talentojn kaj kapablas partopreni en konkursoj en diversaj kampoj. Fakte palestinaj atletoj partoprenis en aziaj kaj mondaj konkursoj, tamen partopreno en la Pekinaj Olimpikoj havas specialan signifon, t.e. Palestino deziras atesti solidarecon kun Ĉinio. Ni ĉiam estas kor-ĉe-koraj."

Araba civilizacio same kiel la ĉina civilizacio, havas antikvan kaj pompan historion. Per mara kaj tera silka vojo, tiuj du civilizacioj bone kunfandiĝas kaj kolektiĝas. Tial ambasadoro Diab Allouh deziras, ke en la inaŭgura ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj oni povos aldoni faktoron de la araba kulturo kaj tiel distingiĝu ĉeftemo pri kunfandiĝo de la ĉina kaj araba civilizacioj.

"Ni arabaj landoj kun ĉinaj koncernaj departementoj, precipe la kultura ministerio, tenas oftan kontakton kaj ni esperas, ke arabaj artaj grupoj povos partopreni en prezentado de la inaŭgura ceremonio por ke arabaj kulturo kaj civilizacio kaj la ĉinaj kulturo kaj civilizacio bone kunfandiĝu."

Ambasadoro Diab Allouh havas sperton en ĵurnalismo 13 jarojn kaj en sia restado en Pekino, li per angulo de "raportisto", rigardas gigantan ŝanĝiĝon de la urbo kaj tiel li firme kredas, ke la Pekinaj Olimpikoj certe sukcesos.

"Mi vidis preparan laboron faritan de la ĉina popolo por la Olimpikoj, tiel altnivela prepara laboro utilas al sukcesa okazigo de Olimpikoj. Kiel alilandano loĝanta en Pekino du kaj duonan jarojn, mi diris, ke Pekino estas sekura urbo kaj Ĉinio estas sekura lando. La ĉina registaro kaj pekina magistrato klopode laboras por liveri komfortan medion por reprezentantoj kaj atletoj, kiuj partoprenos en la Olimpikoj."

Per nia programero, ambasadoro Diab Allouh donis bondeziron al la Pekinaj Olimpikoj:

"Mi deziras, ke la ĉina popolo sukcese okazigu la Olimpikojn kaj tio ankaŭ estu sukceso de la palestina popolo, la araba popolo kaj de la tutmonda popolo."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040