china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri Luan Jujie
(GMT+08:00) 2008-08-15 21:44:00

Karaj aŭskultantoj, en Monda Junulara Skermada Pokalkonkurso en Hispanio en 1978, kiam brako estis pikita, iu ĉina sportisto ankoraŭ persistis en la konkurso kaj akiris arĝentan medalon, ŝi ĝuste estas Luan Jujie. En 1984 en Los-Anĝelesaj Olimpikoj, Luan Jujie gajnis oran medalon, la unuan kaj unikan ĝis nun en la ĉina skerma historio. Luan Jujie estis titolita "Orienta unua skermisto". Poste Luan Jujie transloĝiĝis al alia lando kaj laŭgrade malaperis el la okuloj de homoj. Sed, 50-jaraĝa Luan Jujie aperis en skerma konkursejo de Pekinaj Olimpikoj kaj refoje altiris okulojn. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

Post sia enloĝiĝo en Kanado, Luan Jujie, anstataŭ forlasi la skerman kampon, servas kiel skerma trejnisto en Kanado. En la kuranta jaro, reprezentante Kanadon, 50-jaraĝa Luan Jujie partoprenas en la olimpikoj. Parolante pri la kialo de la partopreno, Luan Jujie diris:

"Kiam Pekino sukcese peticiis la olimpikojn, tiam mi sentis, ke mi devas partopreni en la olimpikoj, sed laŭ mi la ebleco estis malgranda. Sed sekve de proksimiĝo al la olimpikoj, mia volo estis pli kaj pli forta. Tial en la fino de 2006 mi decidis partopreni en la olimpikoj kaj en la jaro 2007 mi komencis konkursojn, ĉar mi volas defii min mem."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040