china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri Luan Jujie
(GMT+08:00) 2008-08-15 21:44:00

Kiam Luan Jujie faris la decidon antaŭ 15 monatoj, ĉar ŝi malmulte partoprenis en konkursoj, tial ŝi okupis la lokon ekster la 400-a en la mondo, sed por partopreni en la olimpikoj, ŝi devas eniri en la vicon de unuaj 2 lokoj de Ameriko. Por gajni sufiĉajn poentojn, de majo de 2007 ĝis la fino de Monda Skermada Pokalkonkurso en oktobro de 2007, kun malnovaj malsanoj kaj novaj vundoj Luan Jujie partoprenis en konkursoj en 8 stacioj sinsekve en Korea Respubliko, Ĉinio, Japanio, Argentino, Kubo, Usono kaj Rusio. De la komenco de la lasta februaro ĝis la fino de la lasta marto, ŝi partoprenis en konkursoj en 6 stacioj en Aŭstrio, Germanio kaj Francio. Ĉi tia kompakta itinero kaj konkursado sendube estas malfacila vojo por ŝi, kiu proksimiĝis al 50 jaroj. Ŝi diris:

"Partopreno en la olimpikoj estas plej peniga en mia vivo. Ĉar mi jam aĝas 50 jarojn, kaj eksiĝis antaŭ 20 jaroj, tial la procezo estas tre peniga kaj mi neniam travivis ĝin. Mi konkuris de Azio al Ameriko, al Eŭropo, fine loĝis du monatojn en Eŭropo. Por la olimpikoj mi forlasis laboron en 6 monatoj, la procezo estas plej peniga kaj malfacila por mi."

Laŭ Luan Jujie, ĉiu klopodado por Pekinaj Olimpikoj estas ŝia montriĝo de persista strebado al skerma sporto. Ŝi amas la sporton, ankaŭ ŝia vivo grande ŝanĝiĝis pro la sporto. Por Luan Jujie granda pagado estas inda, se ŝi povas partopreni en olimpikoj en sia patrolando. Ŝi diris:

"Ĉio estas inda, ĉar partopreno en olimpikoj en mia patrolando estas malfacile trovebla. En la nuna aĝo kaj post 20-jara ekseco, hodiaŭ mi ankoraŭ povas partopreni en la olimpikoj en mia patrolando, mono ne povas kalkuli tion. Mi sentas, ke mia vivo estas valora. Mi ne pentas."

Antaŭ 8 jaroj, reprezentanta Kanadon, 42-jaraĝa Luan Jujie partoprenis en Sidnejaj Olimpikoj en 2000, sed pro malsano kaj vundo ŝi ne venkis konkuranton en la unua raŭndo. En 2004, Luan Jujie eĉ ne akiris kompetentecon pri olimpikoj. Nun, jam 50-jara, ŝi refoje staras sur la skerma vojo, nature multaj homoj dubis, ĉu ŝi povos gajni bonan rezulton. Sed laŭ Luan Jujie, ĉi tiu dubo estas superflua maltrankvilo, ŝi atentas la procezon, ne rezulton.

"Sukceso aŭ malsukceso estas malgrava por mi. Mi jam partoprenis en la olimpikoj, tio estas plej grava. Se mi konsideros la rezulton, propable mi ne partoprenos en Pekinaj Olimpikoj, ĉar mi estas malnova sportistino, eksiĝinta antaŭ 20 jaroj, mia korpokapablo certe ne estas pli bona ol tiu de junuloj. Sed hodiaŭ en la olimpika plej alta platformo, mi konkursas kune kun ili, ĉi tiu procezo estas pli grava por mi."

Kvankam Luan Jujie eliris el Ĉinio antaŭ pli ol 20 jaroj kaj loĝas kaj servas kiel trejnistino en Kanado, tamen Ĉinio ĉiam estas ŝia sopirata hejmloko. Ĉi-foje ŝi partoprenas en Pekinaj Olimpikoj, ŝi ne imagas, ke ŝi ankoraŭ estas varme bonvenigata kaj alte atentata, eĉ kiam ŝi iras sur strato, iu vokas ŝian nomon. Luan Jujie diris:

"Hodiaŭ per la ŝanco de Pekinaj Olimpikoj, mi dankas patrolandajn popolanojn ĉar ili ankoraŭ memoras min kaj zorgas pri mi. Dankon! Mi ankaŭ sincere deziras plensukceson al Pekinaj Olimpikoj."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040