china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika familio de Li Xiushi
(GMT+08:00) 2008-08-20 15:01:30

Karaj aŭskultantoj, por gastigi diverslandajn turistojn dum Pekinaj Olimpikoj, pekina turisma fako speciale popularigis familian hotelon "olimpikan familion", fremdlandaj turistoj povas eniri en pekinanan familion kaj sperti pekinan tradician kulturon. Hodiaŭ ni kune gastu ĉe "olimpika familio" en Qianmachang-Hutong de la pekina okcidenta kvartalo.

Ĉe la strato Gulou kun longa historio, ekzistas multaj hutong, kiel Mao'er-Hutong, Nanguanfang-Hutong kaj Mianhua-Hutong, ĉiu estas viveca historio. Mastro de hodiaŭa rakonto maljunulino Li Xiushi ĝuste loĝas en Qianmachang-Hutong ĉe la strato Gulou, ŝia hejmo estas malnova popolloĝejo Siheyuan kun 150-jara historio kaj pli ol 300 kvadrataj metroj. De la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj ĝis nun, ŝia familio jam akceptis proksimume 20 fremdajn turistojn.

Maljunulio Li Xiushi eksiĝis el hospitalo de iu universitato kaj aĝas 81 jarojn. De la aĝo de 6 jaroj ŝi vivas en la loĝejo Siheyuan, kiam ŝi sciis varbon de "olimpikaj familioj", ŝi tuj sendis filinon Wang Kejun fari peticiadon. Wang Kejun diris:

"Post la lasta aprilo, ni maltrankvilis kaj atendis, sed ne ĉiuj familioj akiris la titolon "Olimpika Familio", tio estas malfacile vidata. Mia patrino diris, ke ŝi tre ĝojas renkonti la ŝancon en sia vivo, ĉiutage ŝi demandis min pri rezulto. Iutage de la lasta julio, estro de turisma buroo persone venis al nia hejmo kaj donis markon de 'Olimpika Familio' al mia patrino. Post tiam, ni komfortigis kaj oportunigis domojn."

Ili instalis solajn necesejojn, centran klimatizilon kaj malfermis reton al ĉiuj gastaj ĉambroj, ankaŭ laŭ memoro de Li Xiushi revenis la originala formo de malnova pekina loĝejo Siheyuan. Mansardo, akvario, granata arbo, divers-stilaj birdokaĝoj, floroj kaj herbo fariĝis brilaj punktoj de la korto, ili speciale invitis pentriston kaj li pentris palacajn bildojn en 2 horoj, la korto plenas de profunda malnova pekina stilo. Wang Kejun konigis:  

"Antaŭe, dek ĉambroj estis liberaj, per la riĉfonto ni preparis la familian hotelon. Vizitinte mian familion, fremdlandaj turistoj surpriziĝis. Ni kolektis kaj konservis pekinan malnovan rikiŝon, invitis pentriston pentri peonian portseĝon kaj metis speciale faritan liton Luohan, ĝi estas ĉina plej antikva sofo por sufiĉe enkorpigi ĉinan tradician kulturon. Ni esperas, ke fremdlandaj turistoj ŝatos nian hejmon."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040