china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika familio de Li Xiushi
(GMT+08:00) 2008-08-20 15:01:30

Post sukcesa peticiado de "olimpika familio", maljunulino Li Xiushi eklernis la anglan lingvon. Ŝi diris:

"Mi jam aĝas 81 jarojn kaj memora kapablo estas malbona. Sed mi povas diri iujn simplajn anglajn, japanajn kaj rusajn vortojn."

La 8-an de aŭgusto, inaŭguriĝis Pekinaj Olimpikoj. Tiutage, 2 francaj turistoj kaj 4 svedaj turistoj ekloĝis en la "olimpika familio". Wang Kejun aparte movis televidilon en la korton, kune kun gastoj aprecis la inaŭguron. Wang Kejun diris, ke ŝi estas tre fiera pri la inaŭguro, fremdlandaj turistoj kaj ĝue spektis la inaŭguron kaj senĉese laŭdis ĝin tre migian kaj tre grandiozan.

En la lastaj tagoj, la familio de Li Xiushi jam akceptis 15 fremdlandajn turistojn el Nov-zelando, Nederlando kaj aliaj landoj. La 4-an de aŭgusto, Pamela Kane kaj ŝiaj amikoj el Nov-zelando venis al Pekino aparte por rigardi olimpikajn konkursojn, ŝi ankaŭ alportis sian biciklon, sed ŝi ne imagis, ke pekinaj metrooj estas tre oportunaj, tial ŝia biciklo estas flanken lasita.

"Mi tre ŝatas ĉi tian lokon, loĝado estas tre komforta kaj donas la hejman senton."

Odette Reich kaj ŝia edzo venie el Nederlando, krom spektado de olimpikaj konkursoj, ili venos ankaŭ al Chengdu, Hongkong, Aomen kaj Ŝanhajo por apreci ĉinan plej modernan flankon.

"Mi tre ĝojas, ke mi havas la ŝancon loĝi en ĉi tia tradicia loĝejo Siheyuan kaj loĝi kun la granda familio, ili estas tre bonkoraj kaj sinceraj, ni ofte babilis pri ĉinaj kaj fremdlandaj kulturaj temoj. Kompare kun loĝado en hoteloj, per loĝado en 'olimpika familio' mi povas pli rekte kompreni vivkutimon de ĉinoj, ĉinan kulturon kaj ĉinan familion."

Laŭ normo difinita de turisma fako, ĉiutaga kosto de 'olimpika familio' estas de 50 ĝis 80 usonaj dolaroj, demandite pri enspezo dum la olimpikoj, maljunulino Li Xiushi diris, ke ŝi jam kontentas, ĉar ŝi havas la ŝancon kontaktiĝi kun fraŭlinoj kaj fraŭloj el diversaj landoj.

"Mi ege ĝojas kaj ŝatas junulojn. Kiam la turisma buroo parolis pri prezo, mi diris: mi ne atentas tion. Mi estas ĉino, servado al la lando estas inda. Ne gravas, se ni eĉ ne havos enspezon."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040