china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kreu koran okulon kaj komune ĝuu paralimpikojn
(GMT+08:00) 2008-09-10 17:15:34

Karaj aŭskultantoj, vespere de la 6-a de septembro, kiam ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao proklamis la inaŭguron de la 13-aj paralimpikoj, en domo areanta je 38 kvadrataj metroj en okcidenta strato de Gulou de pekina xicheng-kvartalo, sonas gajaj aplaŭdado kaj hurado.

"De la lastaj tagoj, mi estas emociita kaj ĉiam atendis ĉi tiun tagon. Por ni handikapuloj, paralimpikoj ĝuste estas festo. Hodiaŭ ni finfine bonvenigas la inaŭguron de la paralimpikoj."

La vortojn diris pli ol 50-jaraĝa sinjorino Yang Xueping. Tiutage, inkluzive de Yang Xueping, pli ol 40 blinduloj el diversaj pekinaj kvartaloj kune amasiĝis ĉi tie kaj aŭskultis eksplikadon de volontuloj pri solena inaŭguro de la 13-aj paralimpikoj.

La domo plenis de blinduloj, ili sidis ŝultre-ĉe-ŝultre. Antaŭ ili estis kvadrata tablo, sur ĝi troviĝis 29-cola kolora televidilo, kiu dissendis la inaŭguron de Pekinaj Paralimpikoj en la ŝtata sporta stadiono Birda Nesto, ĉe la kvadrata tablo, sidis tri volontuloj, ili laŭvice eksplikis scenon de la inaŭguro.

Dum la eksplikado, la volontuloj tre atentis priskribon al koloroj, formoj, agoj kaj aliaj detaloj, ekzemple, kiakoloran haŭton sportistoj havas, kiastilan veston ili portas. Per voĉo, la volontuloj klopodis por ŝanĝi la vidan bankedon en Birda Nesto kiel aŭdan bankedon al blinduloj. Blinduloj zorgeme gustumis ĝin. Iuj turnis la kapon flanken kaj per la oreloj atente aŭkultis; iuj silente faris interfluon; iuj ludis malgrandajn ruĝajn flagojn, sur ĝi legiĝis vortoj "Penu, Ĉinio!". Kiam ili aŭskultis, ke sportistoj faris la mimikon "V", kiu signifas venkon, ili sinsekve imitis tion; kiam handikapula aktoro kaj kantis kaj metis manon ĉe la koron, ili same metis la manojn ĉe la koron. Ili ĉiam estis plenaj de ridetoj. Por ili, hodiaŭ estas la tago realigi sonĝon. Pli ol 30-jaraĝa bindula masaĝisto Zhang Tiejun diris:

"Antaŭe mi havis ĉi tian sonĝon persone senti la paralimpikojn, sed mi ne imagis, ke la sonĝo realiĝis. Mi sentas, ke mi venus al la scenejo. Pro ilia eksplikado, mi sentis la atmosferon de la scenejo, kaj kune kun aliaj homoj ni komune ĝuas la paralimpikojn kaj egale partoprenas en ĝi. Ni tute kunfandiĝis en la gaja kaj harmonia atmosfero de la Pekinaj Paralimpikoj, ni gajas el la koro, ŝajne travivus feston."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040