china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kreu koran okulon kaj komune ĝuu paralimpikojn
(GMT+08:00) 2008-09-10 17:15:34

En ĉi tiu hejmo, volontuloj estas la nemankigeblaj gravaj membroj. Ili ludas la rolon de okulo, helpante blindulojn, ili vidas tion, kion aliaj ne povas vidi. Volontulino Qi Fengmin, kiu liveris eksplikan servadon, diris:

"Mi estas tre emociita, la scenejo estas kortuŝa kaj feliĉiga. Mi sentas, ke ĝojo fontas en ĝuo de multaj homoj. Per mia voĉo, blinduloj sentis la paralimpikojn, tio estas feliĉo, kiun aliaj ne povas senti."

Komuna ĝuo alportis feliĉon al ĉiuj, ankaŭ brila prezentado en la inaŭguro tuŝis ĉiujn homojn. Brindulino Yang Xueping diris, ke ŝi tre ŝatas kanton, luditan de blindula kantisto. Ŝi diris:

"Li estas mia reprezentanto, lia spirito de sendependo kaj batado kontraŭ la fatalo tuŝis min. Kvankam ni ne povas vidi plu, tamen ni devas superi nin mem, la ŝlosila punkto estas nia propra klopodo."

La plej emocia tempo sendube estas bruligo de torĉo. Sportisto, kies gamboj estas kriplaj, depende de braka forto, tiris sin soren laŭ ŝnuro ĝis la torĉotura supro kaj bruligis la torĉon. Tiam, refoje sonis aplaŭdado en la malgranda domo.

Brindulo Peng Detong diris, ke li neniam imagis, ke per ĉi tia kortuŝa maniero, sportisto bruligis la torĉon. En la procezo, li ĉiam maltrankvilis pri la sportisto. Li diris:

"Kvankam li estas handikapulo, tamen li ne forlasis, per sia propra klopodado li finis la penigan taskon, kiun eĉ normalaj homoj eble ne povas fini, li reprezentas sendependan spiriton de niaj handikapuloj."

Multaj kunlernantoj de 26-jaraĝa blindulo Ma Xinyu partoprenis en prezentado de la inaŭguro, kaj iuj estas sportistoj de la paralimpikoj, pri tio, Ma Xinyu estas tre fiera. Li diris:

"Hodiaŭ ili marŝis je la unua paŝo, ili montris firmecon kaj optimismon. Kvankam ni blindiĝis, tamen ni ankoraŭ bone faras kontribuon al la socio en diferencaj postenoj."

Krom la pli ol 40 blinduloj, kiuj spektis la inaŭguron en la domo en okcidenta strato de Gulou de pekina xicheng-kvartalo, tiutage ankaŭ pli ol 2 mil blinduloj per retejo aŭskultis eksplikadon de volontuloj kaj ĝuis la bankedon. La volontuloj venis el establaĵo de eduka kaj kultura interfluo Hong Dandan. La establaĵo fondiĝis en 2003, estas bonstatiga popola establaĵo servanta al blinduloj. Dum la paralimpikoj, volontuloj ankaŭ gvidos blindulojn eniri en konkursejojn por ĉeloke ekspliki konkursojn al ili, malfermi okulojn de koroj kaj komune ĝui la paralimpikojn.

Karaj aŭkultantoj, nun ni finu la programeron. Koran dankon pro via aŭskulto!


1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040