Vizitu Forumon

Mia unua vizito al Italio(2)

(GMT+08:00) 2009-09-23 10:51:01

 

En Florenco-La malnova ponto 

En Florenco

De Venecio mi prenis rapidan trajnon "EUROSTAR" al Florenco. Florenco estas la ĉefurbo de la regiono de Toskanio, en centra Italio, apud la Rivero Arno. Ĝia loĝantaro estas ĉirkaŭ 375 000, krom antaŭurba loĝantaro de 200 000.

Florenco estis centro de mezepoka eŭropa komerco kaj financo kaj kelkfoje konsideriĝis la naskloko de la Italia Renesanco. Florenco estas fama pro sia riĉo de arto kaj arkitekturo. Oni diras, ke el la 1000 plej gravaj eŭropaj artistoj de la dua jarmilo, 350 loĝis aŭ laboris en Florenco.

La registrita historio de Florenco komenciĝis kun la fondiĝo en 59 a.K. de kolonio fare de romiaj eks-soldatoj, kun la nomo Florentia. Ĝi estiĝis la ĉefurbo de episkopejo en la frua 4-a jarcento, kaj sekve estis sub la regno de Bizanca imperio, Ostrogotoj, Lombardoj kaj Frankoj, dum kiu la loĝantaro eble malkreskis al 1000 homoj.

Ĝi fariĝis «Aŭtonoma Urbo» ekde 1115 kaj komencis sian progreson ĝis konvertiĝo en gravan ekonomian potencon en Eŭropo kun la kreado de sia propra valuto floreno en 1252.

En la 20-a jarcento la urbo multe kreskis precipe dank' al turismo (tre grava pro la pluraj artaĵoj), industrio kaj komerco.

En Florenco okazis la 1-a Eŭropa Socia Forumo, de la 7-a ĝis la 10-a de novembro 2002, kaj ĝi estas la urbo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en 2006.

La Rivero Arno fluas tra antikva parto de la urbo kaj ludas gravan rolon en ĝia historio, portante riĉecon per komerco kaj malriĉecon pro oftaj inundoj. Sur ĉi rivero troviĝas grava kaj bela ponto, la Ponte Vecchio (Olda Ponto), komence konstruita fare de la etruskoj kaj la sola ne difektita dum la Dua Mondmilito

Centre de la urbo troviĝas la Fontano de Neptuno, skulptaĵo farita el marmoro ĉe romia akvodukto ankoraŭ funkcianta.

La plej fama palaco estas la Palazzo Vecchio (Olda Palaco), monumento dediĉita al la familio Mediĉoj, kiuj regis la urbon dum la 15-a jarcento. Tre proksima estas la Galleria degli Uffizi (unu el plej famaj artaj muzeoj en la mondo) kaj la skulptarta muzeo Bargello kun pluraj laboroj de Michelangelo kaj Donatello.

Vespero de Florenco

Sur alia bordo de la Arno (Oltrarno laŭ florencanoj) troviĝas la granda Palazzo Pitti kun la privata arta kolekto de la familio Mediĉoj, ĉe ĉi tiu palaco troviĝas la ĝardeno Giardino di Boboli dekorita per interesaj skulptaĵoj.

La arkitektura juvelo de la urbo estas sendube la katedralo Santa Maria del Fiore konata ankaŭ per la nomo "il Duomo", alia grava preĝejo estas Santa Croce (Sankta Kruco) oni povas vidi tombojn de Galileo, Michelangelo kaj aliaj famuloj de la florenca historio. En la baptejo Sankta Johano videblas interalie la tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a.

La Esperanto-movado en Florenco havas longan historion. La 30-an de decembro 1905 fondiĝis en Florenco grupo, kies oficiala bulteno estis la unua regiona Esperanto-gazeto (1906); inter la pioniroj de tiu movado apartan atenton meritas Cicetti, Dattari, advokato Viterbo. En Florenco mem stariĝis kun pluraj grupoj en 1910 Itala Esperantista Federacio (IEF), kies unua ĝenerala kunveno (1-a kongreso de italaj Esperantistoj) okazis en Florenco je 21-23 de marto 1910. Prof. Corrado Grazzini en Florenco organizis nacian asocion inter Esperantistaj instruistoj; tiu ĉi asocio estis en 1916 reorganizita. Luigi Scarselli en Florenco verkis en tiuj jaroj la verkon "Marŝo de la Esperantistoj".

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto