Vizitu Forumon

Mia unua vizito al Italio(2)

(GMT+08:00) 2009-09-23 10:51:01

En Romo-Koloseo

En Romo

Mia fina celo en Italio estas Romo, de kiu mi revenos rekte al Pekino la 5-an de junio. Romo estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas Vatikanurbo, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemeloj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio. De -150 ĝis 400, Romo estis la plej potenca urbo de Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio.

En Romo-La placo S.Pietro 

De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝiaj latina lingvo, latina skribo, juro, religio katolikismo, julia kalendaro, romia mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.

Vatikanurbo aŭ Vatikano estas politika unuo sur la teritorio de itala ĉefurbo Romo, kaj en ĝi sur la teritorio de Romo kaj ĉirkaŭaĵoj estas tri temploj, palacoj, vilaoj, muzeo, biblioteko de la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La muzeo havas, interalie, la belarton de Rafaelo kaj Mikaelanĝelo. En la 1-a jarcento Vatikano estis ĉe la rando de Romo, la loko de rubejoj kaj la enterigejo de kristanaj martiroj – ekzemple, Sankta Petro. Do la granda Preĝejo de Sankta Petro nun tie staras.

Antaŭ la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento, la papo regis parton de Italio, do iasence Vatikano antaŭe estis multe pli granda. Heredaĵoj estas i.a. la placo St. Petro, palacoj de St. Petro, St. Karlo, Belvedero.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto