Vizitu Forumon

Mia unua vizito al Italio(2)

(GMT+08:00) 2009-09-23 10:51:01

.En Pizo-La mondfama oblikva turo

En Pizo.

La urbo Pizo, situanta proksime al Florenco je 81 kilometroj allogis min per sia antikveco kaj la oblikva turo. La oblikva turo de Pizo estas bone konata en la tuta mondo, pro sia kliniĝo el la vertikalo. La turo estas parto de la katedrala struktura aranĝo, kiu laŭ la stilo de la romanika periodo de tiu tempo, konsistas el la ĉefa konstruaĵo, tiu estas la katedralo mem, kaj apartaj sonorilturoj kaj baptejo. El la tri konstruaĵoj, kiuj formas la tutan katedralon, la plej konata estas la sonorilturo, pro sia kliniĝo. Oni komencis konstrui la turon en 1174, sed haltis jam en 1178 pro manko de mono, la turo tiam havis tri etaĝojn kaj ekkliniĝis al Nordo. Jam en la unua etaĝo la marmoraj muroj estas pli dikaj de unu flanko ol de la alia, kio indikas, ke oni volis vertikaligi la turon tiamaniere. Sed tiu manovro ne sukcesis. La fakto, ke la konstruado haltis cent jarojn, sendube helpis la kliniĝon. La konstruadon oni daŭrigis de 1272; oni tiam aldonis kvar etaĝojn kun provo revertikaligi la turon kun provo krei la vertikalon: la lasta parto de la turo estas pli vertikala ol la malsupro. Post plia paŭzo de 1301 ĝis 1350, la kontruado finiĝis en 1372 kun la aldono de la lasta etaĝo kiu entenas la sonolilojn. En 1380, ĝi jam estis unu metron kaj duonon for de la vertikalo. Konstruistoj esprimis timon pri la kvanto da kliniĝo, sed ili ne povis konsenti pri metodoj por haltigi la deklivon. La ĉefepiskopo de Pizo petis urĝan agon fare de tiuj konstruistoj, sed la rezulto estis nula.

.En Pizo-La rivero Arno

Je la komenco de la 20-a jarcento, la reĝo de Italio instigis al studoj pri la problemo. Tiuj sin sekvadis senlime; iuj kun ideoj tre ekzotikaj. Multaj el tiu ideoj detruus la formon de la turo; ekzemple metante iujn apogilojn aŭ similajn aferojn sur la fasadon de la konstruaĵo. Plej serioza provo por vertikaligi ĝin estis farita en 1934 sub Mussolini. Oni decidis meti fundamenton sub la malsupron de la turo. La celo estis pumpi betonon sub la fundamenton, metodo ne tute nova kaj ofte farita en malnovaj konstruaĵoj, kiuj montras tendencon al kliniĝo aŭ al sinkado en la teron. Sed la pezo de la betono estis pli granda ol la rezisto, kiu ĝin subtenis kaj, anstataŭ haltigí la kliniĝon, ĝin sinkigis kaj klinigis ankoraŭ pli.

En 1989 oni mezuris, ke la supra parto estas jam pli ol 4 metrojn el sia ekvilibra linio, kaj la jara kliniĝado atingas 2 mm, duoble tiom kiom antaŭ 50 jaroj! La tiaman kliniĝon, spertuloj opinias tro granda kaj danĝera, kaj ili decidis ke oni ne ascendu plu la turon. Iuj inĝenieroj certigas, ke la monumento minacas fali sen averto kaj ke la falo estas forte akcelata de la senĉesa vibrado kaŭzata de la intensa ĉirkaŭa trafiko. Kontraŭuloj opinias, ke distanco inter la turo kaj apuda ŝoseo estas tamen sufiĉe longa por sorbi la vibradon, pro la elasteco de la argilo, sur kiu staras la konstruaĵego. Studoj de inĝenieroj, kunvenoj, paroladoj, pliaj studoj, kunvenoj kaj paroladoj sin sekvis ĝis februaro 1992, kiam fine komencis labori en la urbo internacia komisiono. La studoj kaj diskutoj kompreneble plu daŭras, sed nun jam internaciskale. Jam multaj kaj plej diversaj teknikaj kaj elektronikaj instrumentoj daŭre observadas la sanstaton de la fama turo, plej precize.

Unu el la anoj de la fakula komisiono diris, ke la turo preskaŭ certe falos post 5 ĝis 25 jaroj, ĉar la matematika rilato inter puŝantaj fortoj kaj rezistantaj fortoj troviĝas jam de la ekstremo de elteno. Spertulo pri tera premo kaj fosado, male diras ke li tute ne povas ion ajn aserti pri la vivodaŭro de la malsanulo; eble ĝi falos morgaŭ aŭ post cent jaroj; la tuta afero estas granda enigmo, kiu ja dependas de la kvanto de akvo en la fundamento kiu malaltiĝas pli rapide ol atendite. Plej optimisma aserto diras, ke la turo starados ankoraŭ pluajn 85 jarojn, eble eĉ 100. Dumtempe, la pizanoj estas sufiĉe malkontentaj, ĉar dum pli ol tri jaroj ili plu ne ricevas la kutiman nombron da turistoj.

En 1995 oni provis frostigi la grundon sed tio nur plirapidigis la kliniĝon. En 1998 interna ŝtala armaturo estis enkonstuita kaj en 1999 60 kubmetroj da argilo estis elfositaj kaj la fundamento estis plifirmigita per 15-metrojn profundaj fostoj. Tiu vorko kiu kostis 30 milionojn da eŭroj proksimigis la supron de vertikalo je 43 cm kaj garantii pluan jarcentan staradon. La monumenton oni denove povas viziti de la 15-a de decembro 2001. Iuj spertuloj timas ke tio mallongigos la stardaŭron de la monunmento, aliaj asertas ke ĝi plu staros 300 jarojn.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto