Vizitu Forumon

Mia unua vizito al Italio(2)

(GMT+08:00) 2009-09-23 10:51:01

En Romo-La Arko Kostantino

Esperanto en Romo

La unua Esperanto-grupo en Romo estis fondita en 1905 de Luigi Giambene. Ekde 1908 aperis gazeto Roma Esperantisto. En 1913 la 4-a internacia katolika Esperanto-kongreso okazis en Romo, en aŭgusto 1935 -- la 27-a Universala Kongreso de Esperanto.

En Romo naskiĝis famuloj, nomataj Hjalmar Johannes Runeberg, Primo Dottarelli kaj Francesco Barbèri, loĝis kaj movadis Stefano la Colla kaj studis Théophile Cart.

La faktoj, kiujn mi spertis en Italio, montras, ke la Esperanto-movado en Italio estas vigla kaj aktiva.

Anekdotoj

Mi ricevis varman helpon, kiam mi renkontis iom da malfacilaĵoj kaj petis la helpon. En Triesto iun vesperon mi telefonis en la strata kiosko al mia amiko loĝanta en Florenco pri la dato kaj tempo de mia trajno al lia urbo, sed ne sukcesis pro la malbona funkcio de la telefona aparato, mi petis iun preterpasantan mezaĝulon helpi, li tuj helpis min kontakti mian amikon per sia poŝtelefono. Kiam mi petis trovi la vojon, oni volonte montris ĝin al mi.

Preskaŭ ĉiu trajno en Italio veturas akurate. La horaro de trajnoj bone funkcias. Ankaŭ la aŭtobuso veturas akurate. Sur la tabuloj de ĉiu haltejo estas skribita la horaro de ĉiu aŭtobuso. Oni devas atendi la aŭtobuson laŭ la horaro. La rendevuo de homoj devas esti akurata. Tio estas bona kutimo, sekvinda por ni.

Adiaŭo

Tio estas mia unuafoja vizito al Italio, kaj mia travivaĵo en Italio donis al mi la profundan impreson. La urboj, kiujn mi vizitis estas belaj, puraj kaj bone administrataj. La tuta lando estas turisma pro siaj naturaj riĉaĵoj kaj belegaj pejzaĝoj. La historiaj konstruaĵoj kaj objektoj en Italio estas bone konservataj kaj protektataj. La popolo de Italio estas amika, helpema kaj zorgema. La 15-taga vojaĝo en Italio finiĝis. En la 5-a de junio mi adiaŭis Italion kaj forveturis de Romo al Pekino kun la amikeco kaj afableco de italaj esperantistoj kaj popolo. Belega memoro pri longa historio, antikva kulturo, klasika arkitekturo, malnovaj konstruaĵoj kaj bela naturo de Italio.

E-majlo de Han Zuwu, aŭtoro de la artikolo  hanzuwu@hotmail.com .


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto