Vizitu Forumon

Handikapuloj trovis memvaloron en nova vivo

(GMT+08:00) 2012-09-03 10:45:32

En Usono estas la loko Silicia Valo, kie realiĝis kariera sonĝo de multaj eminentuloj. En Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono, okcidenta Ĉinio, troviĝas la loko nomata Huangheshan-Valo, ankaŭ tie realiĝis la ŝongo de multaj homoj. Sed plej multa parto de ili estas handikapuloj. Hodiaŭ ni kune proksimiĝu al la nova vivo de tiuj handikapuloj.

Vestofarada Fabriko Huichuan-Aide fondiĝis en 2011. Nun en ĝi estas 150 laborantoj, inter kiuj troviĝas 44 handikapuloj. Tiuj handikapuloj faras laboron same kiel ordinaraj homoj, tamen ili povas ricevi pli multe da bonstatigoj. Wang Zhan, ĝenerala vicdirektoro de la fabriko, konigis,

"La salajro de handikapuloj estas pli alta ol tiu de ordinaraj homoj je 20%. La fabriko liveras al ili senpagajn manĝaĵojn kaj loĝejojn. Ili ĝuas ankaŭ sanservon. Ĉiujare ni elspezas 3% de la profito por diversaj subvencioj al tiuj handikapuloj. En nova loĝdomo de nia fabriko, oni speciale konstruis senbaran vojon por handikapuloj."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto