Vizitu Forumon

Handikapuloj trovis memvaloron en nova vivo

(GMT+08:00) 2012-09-03 10:45:32

48-jara Li Xiaoqin estas kripla je siaj kruroj. Antaŭ 15 jaroj ŝi transloĝiĝis al Hongsibao kaj sin okupis pri terkulturado. Antaŭ 2 jaroj Li Xiaoqin aŭdis, ke la fabriko Huichuan-Aide bezonas laborantojn, do ŝi sin anoncis. Nun ŝi jam estas ĉefa forto de la fabriko. Pri la nuna vivo Li Xiaoqin estas kontenta,

"Mia nuna vivo estas pli bona. Antaŭe mi loĝis en montaro. Pro kripleco mi ne povis labori mem. Sed post transloĝiĝo al Hongsibao mi povas sin vivteni. Mi laboras en la fabriko, kaj la salajro estas sufiĉe bona."

Malriĉeco en Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono estas tre serioza. Ĉiujare miliono da popolanoj bezonas helpon de la registaro kaj la socio. Post multjara disvolviĝo Ningxia trovis la riĉigan vojon. La registaro plenforte disvolvas bonfaron kaj efike kunigas bonfarajn resursojn, konstruas industrian parkon kaj praktikas specialajn politikojn por tiri entreprenistojn.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto