Vizitu Forumon

Handikapuloj trovis memvaloron en nova vivo

(GMT+08:00) 2012-09-03 10:45:32

La fabriko Huichuan-Aide situas en la industria parko Hongsibao, kiu estas nomata per la bela nomo Huangheshan-Valo.

En la ĉina lingvo, Huanghe-rivero estas spirita fonto de ningxia-anoj. Shan signifas bonfaron. La loko Huangheshan-Valo estas platformo, kie disvolviĝas la bonfara industrio kaj oni dungas handikapulojn.

Hongsibao-distrikto en la urbo Wuzhong de Ningxia estas kerna regiono de Huangheshan-Valo. Ĝi ankaŭ estas plej granda regiono, kie la loĝantoj plejparte estas transloĝiĝintoj. En la regiono estas 200 mil loĝantoj. Inter ili 14 mil homoj estas handikapuloj. Por solvi la problemon de la laboro de tiuj handikapuloj kaj garantii ilian laboran rajton, la urbo Wuzhong konstruis industrian parkon de bonfaraj entreprenoj. Tiuj entreprenoj enlaborigis multajn handikapulojn.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto