Vizitu Forumon

Handikapuloj trovis memvaloron en nova vivo

(GMT+08:00) 2012-09-03 10:45:32

En Lanzhou, la ĉefurbo de Gansu-provinco, ne estas Huangheshan-Valo. Tamen en la pasintaj pli ol 10 jaroj, la urbo prenis serion da rimedoj garantiantaj rajtojn de handikapuloj.

Chengguan-distrikto de la urbo Lanzhou sin dediĉis al solvo de la problemoj plej zorgataj de handikapuloj. Por handikapuloj la distrikto fondis enlaboriĝan centron, rehabilitan centron, vivservan centron, bibliotekon kaj tiel plu. Ĉiuj tiuj organizoj servas kiel varmaj hejmoj de la handikapuloj.

Nun vi aŭdas voĉon de Zhang Hongkun, kiu estas resaniga instruisto. Ankaŭ li estas handikapulo. En la infaneco, Zhang Hongkun perdis sian gambon pro akcidento.Kun gamba protezo Zhang Hongkun pene sin ekzercis por sin rehabiliti. Por diskonigi siajn resaniĝajn spertojn Zhang Hongkun decidis labori en rehabilita centro.

Nun en Ĉinio 85 milionoj da handikapuloj ĝuas diversajn rajtojn protektate de pli ol 50 leĝoj kaj regularoj. Ili penas altigi siajn vivtenajn kapablojn kaj reveni al la komunumo. Trovinte memvaloron kaj dignon tiuj handikapuloj estas tre kontentaj pri la nova vivo.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto