Vizitu Forumon

Mia instruisto Li Shijun (Laŭlum)

(GMT+08:00) 2013-01-08 13:27:39     Redaktoro:esperanto


(Li Shijun kaj Yu Jianchao)

     La priskribo siluetis la mezlernejanon Li Shijun. Dum Li Chaoyang panorame krokizis la patron el lia juneco ĝis morto, skizante la homon "grandegan" en Esperanta afero sed ordinara kaj modesta en la vivo: knabece li interesiĝis pri ĉio kaj diligente studis, junece li jam posedis la kvaliton de tradukisto kaj eklaboris profesie por Esperanto, kaj maljunece li jam atingis la brilan sukceson, ke la registaro distingis lin per Dumviva Honora Premio pri Tradukado. Dume li neniam forgesis, ke li estas edzo kaj patro, kiu portas la devon zorgi malsanan edzinon kaj petolemajn gefilojn.

     Kiel li mem diris, ke li dumvivon faris nur unu aferon, tio estas Esperanto. Ivanka, bulgaria esperantistino, kiu laboris en EPĈ unu jaron kaj faris intervjuon kun Li Shijun. En ŝia raporto mi legis la frazon:

   "Li diris al mi, ke dum sia tuta vivo li nur laboris per kaj por Esperanto."

     Sinjorino Tan Xiuzhu, eksa vicprezidanto de ĈEL havas sian sperton labori kun Laŭlum:

    "Tuj post kiam finiĝis mia studo de Esperanto en Pekina Disaŭdiga Brodkasta Instituto en la jaro 1965, mi fariĝis kolego de Li Shijun. Dum dekoj da jaroj de mia servado en EPĈ, li donis al mi grandan helpon kaj la stimulon eĉ la kritikon por mia laboro kaj en lingva perfektigo. Li donis al mi pli varman zorgon al mia vivo. Mi havas grandan dankemon kaj respekton por li. Laŭ mia opinio, li per sia diligenteco kaj abundego da fruktoj por Esperanta traduko, verkado kaj instruado starigis momumenton por ĉina Esperanto-Movado."

     Sinjoro Li Weilun, de multjarojn kunlaboras kun Li Shijun en Esperanto-instruado, estas lia bona amiko. Ambaŭ estis samtempe honoritaj kiel dumvivaj membroj de ILEI. Li Weilun bedaŭris la forpason de la bona amiko:

   "Laŭlum estas mia bona amiko. Kiam li okdekjariĝis mi diris, ke mi celebros lian centjariĝon. Tamen bedaŭrinde li forpasis. Mi tre malĝojas. "

     Mi atestis la amikecon inter ili. En la jaro 1989, kiam mi studis Esperanton sub la instruado de Li Shijun en dujara kurso kun 12 lernantoj, kiuj destine servos por la Radio kaj EPĈ. Tiam la majstro Li Shijun jam emeritiĝis el sia posteno, tion Yu Tao tre klare memoris:

   "Kiam mi unuafoje renkontiĝis kun Laŭlum, li estis jam 66 jara. Laŭ mia kompreno homo en tia aĝo kun tia merito, povus fari nenion ol ĝui la vivon, ĝui la respekton de aliaj. Tamen li ekinstruis Esperantan kurson en Pekina Disaŭdiga Instituto, eĉ loĝis en la lernejo."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto