Vizitu Forumon

Mia instruisto Li Shijun (Laŭlum)

(GMT+08:00) 2013-01-08 13:27:39     Redaktoro:esperanto

     Nelaste, mi deziras aldoni, ke ĉiu scias, ke Laŭlum kvankam estis kritikema kaj babilema, tamen restis ĉiam afabla. Wang Fang estrino de Esperanto-redakcio de nia radio rakontis, ke ŝi feliĉe vidalvide babilis kun Laŭlum kaj aŭskultis lian kritikon unumonaton antaŭ lia forpaso:

    "Mi klare memoras, ke post la kunsido memore al la 125-jara jubileo de Esperanto okazigita de ĈEL, li babilis kun mi pri tradukado, pri Panorame, gazeto, kiun ni donis al li kelktagojn antaŭe. Li atenteme menciis la ĉinismon de la tradukado de la gazeto. Li proponis, ke redaktoroj de Panorame multe legu kaj multe skribu por plibonigi la lingvan nivelon."

     Wang Fang memoras, ke antaŭ tio, ŝi kaj mi vizitis Laŭlum en lia hejmo. Tiam li donancis al ni po humuran vortaron por infanoj. Ŝi diris, ke kvankam ŝi ne plu estas infano, tamen ŝi kutimiĝas legi ĝin kiam ŝi veturas per metroo.

     Fakte, mi estas la lasta, kiu vizitis Laŭlum antaŭ lia forpaso, Tio okazis tri tagojn antaŭ lia forpaso, la 7an de novembro, lunkalendara festtago: Vintrokomenco. Mi skribis la viziton en mia blogo, en kiu tekstas frazoj:

    "Studentoj kiel ni en antaŭ pli ol 20 jaroj, ni ofte plendis pri lia babilemo, sed nun mi forte deziras multe babili kun li kaj parkere memori ĉiun vorton el lia parolo. Parolante pri sia instruisteco en Pekina Disaŭdiga Instituto (Nun Ĉina Komunikado Universitato), li unuafoje malkaŝis sian maltrankviliĝon, ke li ne meritus je instruado al studentoj, ĉar li mem eĉ ne havis diplomon de kia ajn alta lernejo. Sed mi diris, kiam mi parolis kun eksterlandaj amikoj pri Laŭlum, ĉiu scias la nomon, se mi diras, ke mi estas studento de Laŭlum, ĉiuj ĵetis al mi rigardon de admiro. Mi scias, ke la admiran rigardon donis ili ne al mi sed al nia Laŭlum. Aŭdinte tion, li tenere mienis kaj ridetis.

     Mi deziras, ke la rakonto forviŝu lian maltrankviliĝon en la koro. Sed mi bedaŭras ne registri lian voĉon dum la lasta vizito. Bedaŭras ankaŭ mia amiko Szabo Imre, prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio, kiu iam ĵetis la rigardon de admiro al studentino de Laŭlum :

     "Pri la nomo Laŭlum? Ĉinaj nomoj por ni estas malfacile memori, sed Laŭlum estas tre bone konata de mi. Mi legis liajn verkojn. Mi ne pensis, ke li forpasis tro frue, ĉar mi ne povas vidi lin vivanta."

      Mi esperas, ke li dormos en la alia mondo sen ia ajn maltrnakviliĝo.

     Iu erudiciulo neesperantista, partopreninte en la memorkunveno, kortuŝite skribis jenajn versojn:

      "Senmortas la mieno kaj la voĉo de la forpasinto

        Flamas la spirito kaj la heredaĵo de la majstro

        Sinbanas la posteuloj en la brila lumo

        Diligentas la junuloj por la Esperanta afero.

        Marŝas la verduloj ĉe la jar-alterniĝo sub la prilumo."

        Mi per lia maniero finis mian memoran raporton。.

       Pacon al Laŭlum

                                                                                               (Yu Jianchao 2012/12/31)


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto