Vizitu Forumon

Mia instruisto Li Shijun (Laŭlum)

(GMT+08:00) 2013-01-08 13:27:39     Redaktoro:esperanto


(Li Shijun kaj Tan Xiuzhu)

     Post 15 jaroj, en la jaro 2003, kiam Pekina Disaŭdiga Instituto refoje funkciigis Esperanto-kurson, oni ne plu invitis instruiston super 70 jaroj. Ni invitis sinjoron Li Weilun por zorgi la instruadon, kaj tiu saĝa sinjoro Li Weilun petis helpon de Li Shijun, ke li donu lecionojn de Esperanta Literanturo kaj tradukado. Nun la favoritoj de tiu kurso elstaras ĉe nia Radio Shanshan, Lina, Diamanto kaj Pluveta kaj ĉe EPĈ kaj ĈEl Li Jianhua kaj Shi Guang. Tiama kursoĉefo Li Jianhua tiel skizis sian lernadon sub la instruado de Li Shijun:

   "Kiam mi lernis Esperanton en la Ĉina Komunika Universitato de 2003 ĝis 2005, Laŭlum estis unu el miaj instruistoj. Laŭ mia impreso, kvankam li jam estis pli ol 80 jara, sed li ĉiam estis plena de energio. Li ĉiam kreis atmosferon esperante en la klasĉambro. Li speciale kompilis lernolibrojn por ni, kaj mi tre ŝatas tion, precipe tiun pri la aferoj de famaj esperantistoj, nome la kursaro de Esperanta Literaturo."

     Tiom pli, en la jaro 2006, kiam Ĉina Komunikada Universitato (Antaŭ Pekina Disaŭdiga Instituto) varbis 12 studentojn por la kvarjara kurso de Esperanto, mi fariĝis (el studento de Li Shijun) unu el la instruistoj. Por la lecionaro pri tradukado, mi petis helpon de Li Shijun, kiun, pli ol 80-jara, oni ne plu ĝenas por la instruado. La afabla majstro senkonserve donis al mi la elektronikan version de la instruolibro pri tradukado kompilita de li mem, kaj li diris al mi, ke li donis ankaŭ al alia instruisto Liu Caisheng sian preparaĵon por la lernolibro kompilita de William Auld: Paŝo al Plena Posedo. Ĉu mi povas diri, ke la studentoj, kiuj eĉ ne ĝuis la instruon rekte de Laŭlum, ankaŭ profitas el lia favoro, kiun mi kontente posedis persone.

     Do mi diru, ke Laŭlum kulturis la junajn esperantistojn en la sama univeristato en intertempaj tri kursoj. Mi atestis lian instruecon kaj plie mi diru, ke li meritas la honoron kiel dumvivan membron de ILEI dum ĝia 45-a Konferenco de ILEI en Kunming, 2012, kiam mi sidis inter la aplaŭdantaj komitatanoj. Tiu lasta honoro en lia vivo probable resumas lian sukceson en Esperanta edukado, kaj ne povas inkluzivi liajn atingojn kiel esperantisto, kiu vivis nur por Esperanto. Ni aŭskultu, kion Tan Xiuzhu diris:

    "Mi foje supozas, ke li venis al nia mondo ĝuste por Esperanto, kaj vivis kaj laboris por ĝi ĝis la lasta spiro."

Ĉu vere ekzistas tia homo, kiu vivas por nur Esperanto? El la intervjuo de Bulgara amikino Ivanka Aminda, mi kvazaŭ elstrovis la respondon, ke li ja estas tia pura homo.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto