Vizitu Forumon

Kio estas feliĉo por ĉinoj?

(GMT+08:00) 2013-01-14 14:54:08     Redaktoro:Lina

En la okuloj de la plejparto de ĉinoj, la vivo estas feliĉa, se ili havas sufiĉan monon por konsulti kuraciston, se ili povas loĝi en komforta domo, se infanoj povas viziti bonajn lernejojn. La ĉina registaro multe klopodas en la pasinta jaro por ke tiuj modestaj revoj de civitanoj povu realiĝi.

55-jara Huang Fanv estas kamparano en gubernio Gan de Jiangxi-provinco. Antaŭ 6 jaroj, ŝi estis trafita de uremio. Tiutempe tio estis fatala bato al la neriĉa familio. Por kuracado, ŝi vizitis multajn lokojn kaj ĉiujare elspezis proksimume 60 000 juanojn. Komence, deponaĵo de la hejmo estis forkonsumita, kaj poste ŝi devigite prunteprenis monon.

"Ekonomie ege malfacila. Mi eĉ ne scias kiel havigi al mi monon por kuracado en la venonta semajno. La vivo estas maldolĉa. Parencoj timas vidi min pro pruntepreno de mono."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto