Vizitu Forumon

Kio estas feliĉo por ĉinoj?

(GMT+08:00) 2013-01-14 14:54:08     Redaktoro:Lina

Kuracado kaj loĝado estas fundamentaj postuloj en la vivo. Por multaj homoj, estas multjara revo posedi propran domon. 30-jara Yu Xiaoyan estas eldoneja redaktoro en Pekino. Por ŝi, la jaro 2012 estas ne ordinara, ĉar la familio finfine transloĝiĝis en novan domon vastan kaj brilan.

"Mi finfine loĝas en la propra domo. Antaŭe mi ofte pensis, ke el tiel multaj domoj en Pekino, neniu apartenas al mi. Nun mi estas tre ekscita kaj ĝoja posedi la propran domon."

La nova domo de Yu Xiaoyan situas en loĝkvartalo nove konstruita de la pekina registaro por malriĉaj familioj. Pro alta domprezo en la lastaj jaroj, la revo aĉeti domon fariĝis pli kaj pli fora por multaj ordinaruloj kia Yu Xiaoyan.

La revo de Yu Xiaoyan realiĝis dank' al projekto de komforta loĝado plenumata de la ĉina registaro. En la jaro 2012, evidente rapidiĝis konstruado de domoj por malriĉaj familioj. La ĉina registaro anoncis, ke en 2012 finkonstruiĝis 5,5 milionoj da apartementoj por malriĉaj familioj.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto