Vizitu Forumon

Kio estas feliĉo por ĉinoj?

(GMT+08:00) 2013-01-14 14:54:08     Redaktoro:Lina

Yu Xiaoyan estas feliĉa. Tamen ankoraŭ multaj homoj urĝe atendas propran domon. Jiang Wei, ĉina ministro pro loĝado kaj konstruado en la urboj kaj en la kamparo, konigis, ke Ĉinio planas plue konstrui 36 milionojn da apartementoj por malriĉaj familioj antaŭ la jaro 2015.

Ĉiu havas sian difinon pri feliĉo. Por ke pli multaj homoj sentu sin feliĉaj, la decida tavolo de Ĉinio senlace klopodas. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, opinias, ke la nova gvidantaro klopodas por ke ĉiuj havu pli bonan vivon.

"La ĉina popolo amas la vivon, atendas pli bonan edukon, pli stabilajn laborpostenojn, pli kontentigan enspezon, pli fidindan socian garantion, pli altnivelan kuracan servon, pli komfortan loĝadon, kaj pli belan medion. La popolo atendas ankaŭ, ke infanoj plibone plenkreskos, laborpostenoj estos pli bonaj kaj la vivo estos pli bona. La revo de la popolo al la bela vivo estas la celo de ni gvidantoj."


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto