Vizitu Forumon

Kio estas feliĉo por ĉinoj?

(GMT+08:00) 2013-01-14 14:54:08     Redaktoro:Lina

Estas ne malofta fenomeno, ke en la ĉina kamparo feliĉa familio malriĉiĝas pro malsaniĝo de familiano. Por plimulte subteni kamparanojn kun seriozaj malsanoj kaj por eviti ilian malriĉiĝon, Ĉinio ekigis provpunktojn de novtipa kooperativa kuracado en la ĉina kamparo, kaj 20 specoj de malsanoj estis enmetitaj en la kadron de novtipa kooperativa kuracado. La reala kompensa proporcio altiĝis ĝis 70% kaj eĉ 90% ĉe malriĉuloj. Nur en la provinco Jiangxi, pli ol 9 000 uremiuloj inkluzive de Huang Fanv ricevis senpagan kuracon. Tio donas al ili la fidon plue vivi.

"Senpaga kuraco estas bonega. Mi dankas la registaron pro la dono de la dua vivo."

En la jaro 2012 komplete aplikiĝis novtipa kooperativa kuracado en la kamparo kaj pli ol 800 000 seriozaj malsanuloj profitas el tio.

Plie, aŭguste de la jaro 2012, la ĉina registaro ellaboris novajn politikojn kaj starigis suplementan kompensan sistemon de seriozaj malsanoj.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto