• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-27 15:32:43    
Humara dialogo----ponto inter Ĉinio kaj Aliaj Landoj

cri

A: Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, nun estas la programero Ĉina Kulturo. En la hodiaŭa programereto "Kulturaj Personuloj", ni konigos al vi artiston de ĉina tradicia arto, humura dialogo Xiangsheng sinjoron Ding Guangquan, kaj lian disĉiplinon, francan junulinon Li Jixia.

B: Selena, aŭdu! Nun Li Jixia tordas la langon. Tio estas grava lerteco de la humura dialogo Xiangsheng.

A: Tre sperte. Zolo, ankaŭ troviĝas tia lerteco en nia Esperanto, ĉu vi povas ĝin prezenti al niaj aŭskultantoj?

B: Volonte. Do mi provas. Ne ploru plorema plorulo pro prapra plezuro.

A: Ŝajne estas malfacile por vi prononci.

B: Jes, jes. Kiel la lingva arto, prezento de la humura dialogo Xiangsheng postulas aktorojn posedi diversajn artajn lertecojn. Kompreneble la vojo de Li Jixia por lerni la humuran dialogon Xiangsheng estas peniga.

A: Zolo, la humura dialogo Xiangsheng estas ĉina tradicia arto, eble por niaj aŭskultantoj ĝi estas nekonata, ĉu vi povas fari simplan konigon?

B: Bone.

A: Simple dirite, la humura dialogo Xiangsheng estas la lingva arto kun dialogo kiel ĉefa manifesta formo kaj per dialoga diskutado humure spegulas homan ordinaran vivon. La humura dialogo estas lingva arto, ankaŭ estas arto por ridigo.

B: Do kiel Li Jixia, iu franca junulino, kontaktis ĉinan dialogan arton? Parolante pri la unua impreso, Xiangsheng, mem diris:

"En 1996 mi unuafoje vizitis al Ĉinio. Estis en hejmo de mia ĉina amiko, kie mi unuafoje spektis prezentadon de la humura dialogo Xiangsheng. Kvankam mi ne povis kompreni ilian prezentadon, tamen mi estas tirita per aktora stato kaj ilia lingva ritmo."

B: Intereso naskiĝis movforto. Li Jixia diris al raportisto, ke reveninte al Francio, ŝi petis sian ĉinan amikon sendi sonbendojn pri la humura dialogo Xiangsheng. Koncerne al spertaĵo, ŝi emociite diris:

"Tiam mi aŭskultis la sonbendojn ĉiutage. Kvankam mi ne povas tute kompreni, tamen mi ankoraŭ estis absorbita. Mi aŭskultis lernante. Kiam mia lernado progresis, mi povis pli multe koni signifon de la humura dialogo Xiangsheng. Mi ankaŭ petis helpon al ĉelokaj ĉinaj amikoj. Mi sciis multajn ĉinajn vortojn el la sonbendoj."

A: Ŝi diris ankaŭ, ke tiam ŝi sin ekzercis ĉiutage. Ŝi sentis malĝojon kiam ŝi aŭdis informon, ke en Ĉinio troviĝas iu alilandano, kiu spertas en prezento de la humura dialogo Xiangsheng kaj nomiĝas Montego. Laŭ ŝi, ŝi fariĝos la unua alilandanino, kiu prezentos Xiangsheng kaj nomiĝos monteto.

B: Estas interesa junulino.

A: Karaj aŭskultantoj, nun vi aŭdis ŝian prezenton de la humura dialogo Xiangsheng. Ŝi per unu spiro parolas kontinuajn vortojn.

B: Estas mirinde!

A: Jes. Kaj nun ŝi estas profesia aktorino de Ĉina Pekina Karbmineja Ensemblo. Estas ne simple.

B: Profesia aktorino! Tio estas peniga eĉ por ĉino. Prezento de la humura dialogo bezonas tion, ke aktoroj komprenu diversajn arto-manifestajn lertecojn, kiaj muziko, prezento, eĉ ĉina tradicia popola arto.

A: Tial por profesia aktoro, kompreno de ĉinaj kutimo, moro, historio kaj kulturo estas bezonata. Ĝi povas helpi ŝin koni Ĉinion, kontakti ĉinojn kaj lerni la ĉinan lingvon. Do kiel Li Jixia lernis la humuran dialogon Xiangsheng en Ĉinio kaj finfine fariĝis profesia aktorino?

B: Estas fama Xiangsheng-prezentanto de Ĉina Pekina Karbmineja Ensemblo, majstro de la ĉina tradicia arto sinjoro Ding Guangquan, kiu instruas ŝin.

1  2  3  4