• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-27 15:32:43    
Humara dialogo----ponto inter Ĉinio kaj Aliaj Landoj

cri

A: Oni faris ŝercon, ke de la lastaj jaroj fremlandaj studentoj petantaj instruadon de Ding Guanquan povas formi UN. La diro estas iom troiga, tamen de 1989 ĝis nuntempa periodo, estas pli ol 90 studentoj el pli ol 70 landoj, kiuj lernis Xiangsheng ĉe Ding Guangquan. Li Jixia estas unu el ili.

B: Raportisto speciale faris intervjuon al sinjoro Ding Guanquan. Li diris, ke instruado al fremdlandaj studentoj venas el hazarda ŝanco.

"En 1989, la Ĉina Centra Televida Stacio planis fari amuzan vesperon, venigante fajreron. Reĝisoro proponis kontakti kun fremdland-studenta departemento de Pekina Universitato kaj faris tian vesperon. Estas imageble, ke spektantoj bonvenigas tion. Tiam mi portante la taskon venis al Pekina Universitato. 5 el 500 studentoj estis elektitaj, respektive el Kanado, Usono, Tanzanio kaj Libanio. Farante tion, mi ekkonsideris enhavon de programo. Dank' al atentigo de instruistoj de Pekina Universitato, mi projektis la programeron."

A: Super lia imago, la senintenca programero gajnis bonan efikon. Unuflanke spektantoj bonvenigis tion kaj la programero estis elektita kiel eminenta verko, aliflanke fremd-landaj studentoj vidis rolon de prezentado de la ĉina Xiangsheng kaj Xiaopin por plibonigi sian ĉinan lingvon. De tiam, leviĝis interesiĝo de studentoj kaj tio ankaŭ vekis lin. Li pensis, ke la rimedo estas bona. Liaj antaŭuloj deziris disvastigi ĉinan arton Xiangsheng kaj la ĉinan lingvon al la mondo, tamen mankis bona ŝanco al ili. Nuntempe tiel multaj studentoj volas lerni tion, kial li ne kaptas la bonŝancon por diskonigi la humuran dialogon Xiangsheng?

"Por mi dank' al la hazarda ŝanco, mia senintenca agado iom post iom sin turnis al la intenca. Iagrade dirite, ke surface mi instruis ilin pri Xiangshen kaj Xiaopin, fakte mi faras laboron por disvastigi la ĉinan lingvon. Per interesa rimedo mi havigas al alilandaj studentoj, laborantoj kaj amikoj la ŝancon altigi la ĉin-lingvan nivelon, ankaŭ levi la edukitecon en la ĉina kulturo."

B: Ding Guangquan havas severan kriterion por akcepti disĉiplon. Kaj Li Jixia estas ununura alilanda aktorino proponita de Ding Guangquan al la ensemblo.

A: Estante estro de la ensemblo, elekti alilandanon por prezenti la ĉinan tradician arton, Zhang Long havas sian konsideron. Li diris:

"Ŝi estas entuziasma en scenejo kaj taŭgas esti aktorino. Cetere ŝi estas serioza kaj diligenta."

B: Estro Zhang Long konigis ankaŭ, ke en la pasinta jaro troviĝis 171 prezentoj de la ensemblo kaj Li Jixia partoprenis en pli ol duonaj. Cetere, 70% de tiuj prezentoj estis okazo sub ŝakto.

A: Estas korvibrige.

B: Estas malfacile por alilandano lerni la ĉinan humuran dialogon. Pri tio, Li Jixia havas sian spertaĵon. Ŝi diris:

"La plej malfacila estas lerno de la ĉinaj moro kaj kutimo, ĉar mi ne tute konas la ĉinan kulturan fonon. Tio estas influata de multaj elementoj."

A: Do kiamaniere Li Jixia konkeris tiujn malfacilaĵojn? Kaj ĉu ŝi pensis forlasi ĝin. Ŝi diris:

"Mi ne forlasos la humuran dialogon Xiangsheng. Komence pro manko de kompreno al la humura dialogo, mi ne timis ĝian malfacilon. Cetere mi ŝatas prezenton kaj lerno de lingvo kaj la humura dialogo Xiangsheng estas arto interliganta lingvon kaj prezenton, tial ĝi plaĉas al mi. Pri konkero de malfacilaĵoj, mi pensis, ke mi povas min nur ekzerci, ekzerci kaj ekzerci."

1  2  3  4