• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-27 15:32:43    
Humara dialogo----ponto inter Ĉinio kaj Aliaj Landoj

cri

B: Diferenco inter diversaj kulturaj fonoj decidas malfacilon de Xiangsheng-a lerno. Parolante pri kunlaboro kun alilandaj studentoj, Ding Guangquan modeste esprimis, ke ankaŭli lernis multe de disĉiploj. Ilia diligenta lerna sinteno estas respektinda kaj dank' al ili, alilanda humuro povas esti enkondukata al Ĉinio. Li diris:

"Mi transdonas tradiciajn metiartojn kaj rimedojn al ili kaj ili, akceptante la menciitajn komunikas al mi okcidentan humuron. Ni povas interflui."

A: Ding Guangquan diris, ke lia instruado konsistas el tri procezoj. Unue mi instruas pekinan dialekton al ili por ke ili flue parolu la ĉinan lingvon; due lingva arto iom post iom estas atentata kaj disĉiploj posedas teknikon de Xiangsheng per dilegenta ekzerco. Nun esenco kaj kultura detala enhavo estas preferataj kaj disĉiploj aliĝas al kreado." Nun Li Jixia ordigas humuraĵn de la franca kulturo kaj tradukas ilin en la ĉina lingvo. Ŝi diris:

"Mi ŝatas humurecon. Nun mi faras ordigan laboron. Mi ĝojas, farante tian aferon."

B: Prezento de la humura dialogo estas ĉeloka arto. Aktoro devas vizaĝi al spektantoj kaj laŭ ilia rideto kaj manaplaŭdo juĝas efikon de la prezento. Nun La unua prezentado ankoraŭ estis profunde gravurita en memoron de Li Jixia. Ŝi diris:

"Mia unua prezento estas en ĉina urbo Xiamen. Starante sur granda sceno, mi estis ege kontenta. Tiam mi sentis grandan freŝecon. Kvankam mi ne povas tuj atingi altan nivelon, tamen mi havas entuziasmon. Mi donas mian amon al spektantoj. Tio estas kariero, pri kiu mi min okupas en la tuta vivo"

A: Amiko Maurice desegnis staton de Li Jixia sur scenejo

"Ŝi estas freneza kaj strebas al perfekto. Nia unua kunlaboro okazis pro tio, ke mia partnero ne povis prezenti kaj Li Jixia heredis lian rolon. Ĉar mi havas multajn proprajn aferojn kaj 2 tagojn antaŭ nia prezento ni renkontiĝis. Tiam ŝi ĝojegis kaj kisis min. Sed ŝi ĉiam maltrankviliĝis, ke pro manko de sufiĉe da provprezento nia prezento ne gajnos brilan efikon."

B: Fakte plaĉo de la ĉina kulturo al Li Jixia komenciĝis kiam ŝi estis infano. Tiam amikoj de ŝiaj patrinoj ofte veturis al diversaj lokoj de la mondo kaj oportune revenigis multajn metiartaĵojn, inter ili estas ĉinstilaj pentraĵoj kaj ĉinaj naciaj instrumentoj. Tial infanaĝe ŝi interesiĝis pri ĉinaj aĵoj. Tamen tiam ŝi ne venis al Ĉinio.

A: Estas pli interesa ŝia lerno de la ĉina lingvo. En lernoĉambro svarmis multaj homoj kaj ŝi devigite sidis sub la estrado. Kiam instruisto prezentis demandon, ŝi tuj diris el la estrado kaj timigis la instruiston.

B: Ja estas aminda junulino. Ŝia amo al la ĉina kulturo venas el ŝia koro, tial en Ĉinio ŝi sentas ne fremdecon, sed intimecon.

A: Dum intervjuo, Li Jixia diris al la raportisto, ke humuro kaŭzita de kultura diferenco estas interesa, precipe pri vorto. Ekzemple, frazo "la ĉina teamo venkas la usonan teamon" signifas, ke la ĉina teamo sukcesis; kaj frazo "la ĉina teamo malsukcesigis la usonan teamon" ankaŭ signifas venkon de la ĉina teamo. Ĝenerale sukceso ĉiam apartenas al vi. Cetere, ĵus veninte al Ĉinio, ŝi pensis, ke ĉino estas ege diligenta. Ĉar trapasante stratojn matene, ŝi ĉiam vidis vorton de "plifruo" sur ĉestrata ŝildo por atentigi trapasantojn al ne malfruo.

B: Haha, ŝi ne scias, ke en la ĉina lingvo, vorto "plifruo" ankaŭ signifas matenmanĝon.

A: Fakte ankaŭ la franca lingvo estas interesa.

B: Tial la raportisto demandis, ĉu ŝi deziras interligi ilin dum sia prezento, se ekzistas diferenco inter la franca humura formo kaj la ĉina humura formo, Ŝi diris:

"Kompare kun ĉinaj aktoroj, mi ne povas atingi tiel altan nivelon, tamen mi provas pliigi mian propran karakteron dum mia prezento. Konsidere, ke spektantoj estas ĉinoj kaj estas malfacile por ili kompreni mian humuron, tial ĝis nun mia kreo estas ne sukcesa. Mi daŭre klopodos."

1  2  3  4