• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-08 15:14:18    
Parolo pri la jaro de koko

cri

Zhao : Karaj amikoj, mi estas Zhao Jianping.
Wang: Mi estas Wang Yuqin.
Zhao: Karaj amikoj, hodiaŭ ni babilos kun vi pri la Printempa Festo, pri festo de novjaro kaj pri la jaro de koko.
Wang: A, ĉu vi scias la historion de la Printempa Festo?
Zhao: Mi scias, la Printempa Festo jam havas pli ol 4 700-jaran historion. Kaj ĝi estas la komenco de nova jaro. Oni ankaŭ titolis feston de Printempa Festo kiel feston de novjaro, ĉar laŭ ĉina legendo en la lasta tago de unu jaro, monstro Jaro damaĝas homojn, por pace pasigi la tagon homoj devas alpreni diversajn manierojn, ekzemple vesti sin per ruĝaj vestoj kaj bruligi krakilojn, por elpeli la monstron Jaro. Pasiginte la lastan tagon, oni povas glate eniri en novan jaron.
Wang: Do, kiel oni kreis la monstron Jaro?
Zhao: Pri ĉi tiu problemo, ni petas sinjoron Zhao Shu, ĉinan faman specialiston pri kutimo kaj moro kaj vicprezidanton de la ĉina asocio de popolartistoj, ekspliki al ni.
"Kiel oni kreis la monstron Jaro? Ĉar ĉinoj amas favoran aŭspicion, parnombroj signifas feliĉon, kaj primo signifas malbonan aŭguron, tial ĉinoj esperas, ke ĉiuj aferoj povas duopliĝi. Do en la tago de la 1-a de la 1-a monato, 1 estas primo, kompreneble signifas malfeliĉon. Tial ĉinoj opiniis, ke la 1 en la 1-a de la 1-a monato estas monstro, kaj la nomo de la monstro estas Jaro. Ĉiujare la monstro Jaro damaĝas homojn unufoje, iutage, ĝi venis al iu domo kaj celis damaĝi iun knabon, la knabo tre timis kaj haste verŝis akvon, tiam oni per bambuo faris fajron, blulanta bambuo renkontis akvon, tial aperis la sono Pilipala, la monstro Jaro estis timigata kaj konfuzite forkuris. De tiam naskiĝis la kutimo, ke oni bruligu krakilojn por festi novjaron. Bruligo de krakiloj ne nur celas eviti malfeliĉon, sed ankaŭ estas unu el la festaj manieroj."
Wang: Ho! Mi scias la kialon, kiel en Printempa Festo ni pendigas ruĝajn lanternojn, gluas ruĝajn paperojn kun vortoj aŭ distikojn, ruĝajn jarbildojn kaj ruĝajn papertranĉajojn, ĉar ĉi tiu ruĝo povas evitigi malbonan tendencon. Ĉu?
Zhao: Jes! Nun ruĝo estas ĝojiga koloro por ĉinoj. Ne nur Han-nacieco festas Printempan Feston, en la historio, plej multaj naciecoj de Ĉinio festis la feston. Nun ne nur ĉinaj 56 naciecoj festas, sed ankaŭ iuj aziaj landoj festas Printempan Feston. La temo de Printempa Festo estas adiaŭo al la lasta jaro kaj bonvenigo al la nova jaro.

1  2  3