• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-08 15:14:18    
Parolo pri la jaro de koko

cri

Zhao: En la ĉina lingvo, la prononco de la vorto koko estas simila al la prononco de la vorto feliĉo. Tial koko signifas feliĉon. Kompreneble la jaro de koko estas la feliĉiga jaro. En la ĉina antikveco, ĉinoj donis al koko multajn signifojn. Pri tio sinjoro Zhao Shu diris:
"Ĉinoj opinias, ke koko havas 5 bonajn kvalitojn. La ruĝa kokokresto montras, ke koko havas bonan literaturan kvaliton. La ungoj de koko estas lertaj en batado, tio montras la militan kapablon. Koko kuraĝas bati malamikojn, li havas kuraĝecon. Trovinte manĝaĵon, li petas aliajn partnerojn kune manĝi, li havas humanan koron kaj ĉiumatene li vekas homojn, neniam prokrastas tion nek forgesas sian devon, tial li havas fidelecon. Bona literatura kvalito, milita kapablo, kuraĝeco, humana koro kaj fideleco estas la 5 bonaj kvalitoj de koko. Ĝuste pro la 5 bonaj kvalitoj, ĉinoj tre amas kokon."
Wang: Karaj Aŭskultantoj, Ĉinio havas multajn aludojn pri koko, interalie la plej fama aludo estas la rakonto, ekzerci sin aŭdinte voĉon de koko. En la dinastio Jin (265-420) 2 bravaj junuloj nomiĝis Zu Di kaj Liu Kun. Ili kune loĝis en unu domo, faris studadon, stimulis unu la alian kaj donis la aspiron pri kontribuo al la patrolando. Iumatene, en sonĝo Zu Di aŭdis vokon de koko, tuj vekiĝis kaj poste li vekis Liu Kun dirante: "Aŭskultu! Koko dankas, ĉu ĝi ĝuste elvekas kapablajn junulojn por labori forte por la prospero de la patrolando? Ni ne devas esti doremaj!" Tial ili venis al la korto kaj ekludis glavojn en malvarma nebulo. Poste, Zu Di efektive fariĝis fama generalo por defendi la patrolandon. Kaj la rakonto, ekzerci sin aŭdinte voĉon de koko, cirkulas.
Zhao: Jen, troviĝas alia aludo pri koko dirante, ke en la dinastio Jin, registara oficisto Song Chuzong aĉetis kokon. Li tre ŝatis ĝin, zorgeme bredis ĝin kaj per kaĝo pendigis ĝin por apreco. Iutage, subite la koko ekparolis  en la homa lingvo. Ĝi eĉ diskutis kune kun Song Chuzong. Tuttage Song Chuzong babilis kun ĝi kaj laŭgrade grande progresis scioj de Song Chuzong. Tial ĉinoj titolas parolon pri metafiziko kokoparolo kaj kokofenestro estas la alia nomo de la kabineto.
Wang: Kiel ajn en la antikveco aŭ en la moderno ĉinoj ĉiam ŝatas la birdon koko. Eĉ koko fariĝis la pronomo de la ĉina dia birdo Fenghuang. Sinjoro Zhao Shu sciigis nin:
"En la antikveco, la feliĉa dia birdo Fenghuang havis kapon de koko, kolon de ansero, gambojn de gruo, plumojn de irundo, flugilojn de milvo kaj voston de pavo. La figuro de la kapo de Fenghuang estas simila al la kapo de koko, tial koko povas reprezenti la dian birdon Fenghuang."
Zhao: Karaj amikoj, en la 12 kreskaĵoj, koko okupas la 10-an lokon, laŭ ĉinoj, tio signifas ke ĉio estas perfekta.
Wang: Unuvorte, ĉinoj ŝatas kokon de la antikveco, kaj donis bonajn signifojn al la koko. Ĉiuj homoj, kiuj naskiĝis en la jaro de koko, ili estas bonkoraj, kuraĝaj kaj saĝaj. Kompreneble ili certe havos bonajn ŝancojn.Karaj aŭskultantoj, ĉu vi naskiĝis en la jaro de koko, jen vi certe estos feliĉa!


1  2  3