• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-08 15:14:18    
Parolo pri la jaro de koko

cri

Ĉinoj ŝatas kune kun familianoj manĝi ĝaŭziojn en Printempa Festo.

Wang: Jen! Mi memoras, ke ĉiujare mia familio kuniĝas, kune faras kaj manĝas ĝaŭziojn, tre ĝojige! Sed ĝis nun mi ne scias, kiel ni manĝas ĝaŭziojn en Printempa Festo? Ĉu vi povas sciigi min?
A:Pardonon! Ankaŭ mi ne scias tion. Sed specialsito pri kutimo kaj moro sinjoro Zhao Shu certe konigos al ni. Nun ni aŭskultu kion li diros.
"En la dinastio Song, oni titolis ĉekon Jiaozi, la prononco de la manĝaĵo ĝaŭzio estas simila al la prononco de la ĉeko Jiaozi. Kaj la figuro estas simila al la figuro de iu mono Yuanbao en la ĉina antikvo, tial manĝo de ĝaŭzio signifas riĉecon. Kvankam la farĉo de ĝaŭziojn estas diferenca, ekzemple riĉuloj faris viandon kiel la farĉon kaj malriĉulo faris vegetaran farĉon, tamen la aspekto de ĝaŭzio, estas sama. Tio montras egalecon. Do ĉu riĉula ĉu malriĉula manĝo de ĝaŭzio esprimas feston de novjaro. Ĝaŭzioj postulas esti boligata sen bruo, sed ne vaporumataj, ĉar laŭ la ĉina lingvo, la prononco de vaporumo kaj bruo estas simila al la prononco de disputo, tial vaporumo kaj bruo de ĝaŭziojn estas ne bona. Ĉinoj titolas hakon de farĉo "paco en ĉiu jaro", volvon de farĉo "volvo de malbonaj aferoj", kiam la akvo por boligi ĝaŭziojn bolas, tio estas titolita "veno de feliĉaj aferoj", kaj kiam oni metas jam kuiritajn ĝaŭziojn en pladon, tio estas titolita "enprovizejo de mono Yuanbao". Ĉiuj homoj manĝas ĝaŭziojn en la sama tempo, kune ĝuas la feliĉon."
Wang: Mi aŭdis, ke nun en la pekina gubernio Daxing, ĉiujare en Printempa Festo, samtempe pli ol dekmil homoj kune manĝas ĝaŭziojn, ĉu vi povas imagi, kiom da homoj kune manĝas ĝaŭziojn en la sama tempo, kiel vivplena!
Zhao: Jes, en la Printempa Festo en la venonta jaro, ni kune vizitu la gubernion, ĉu bone?
Wang: Bone! ĉu vi povas konigi al karaj aŭskultantoj la 12 bestojn en la trandicia ĉina kalendaro?
Zhao: Kompreneble. La 12 bestoj laŭvice estas: rato, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. Koko estas la nunnura birdo en la 12 bestoj. Laŭ legendo, kiam Ĉina Dio Yudi nomumis 12 bestojn reprezentantajn la jarojn, li ne konsideris birdojn. Iutage, reĝo de kokoj vidis, ke ĉevalo, kiu jam estis nomumata reprezentanta jarojn, estas ŝatata de la homaro, li tre envias la ĉevalon. La ĉevalo sciigis la reĝon de koko, ke estas facile akiri la amon de la homaro, nur ke li ludu sian superecon kaj servu por la homaro. La reĝo de kokoj pensis, "Mi havas bonan voĉon, ĉu per ĉi tiu supereco mi servu la homaron?" Tial ĉiumatene, la reĝo de kokoj kantas kaj vekas homojn tago post tago, ĝuste pro tio homoj tre dankas la reĝon de kokoj. La Ĉina Dio sciis la aferon, por premii la reĝon de kokoj, li escepte konsentis ke la reĝo de kokoj partoprenu en la konkurso pri 12 bestoj reprezentantaj jarojn. Tial hodiaŭ koko estas unu el la 12 bestoj reprezentantaj jarojn.
Wang: Jes, A, mi scias, ke ĉinoj ŝatas titoli kokon orkoko, ĉu vi scias la kialon?
Zaho: Ha! Mi ne scias tion, sed sinjoro Zhao Shu certe povas sciigi nin. Nun bonvole li ekspliku la kialon por ni.
"Laŭ legendo, la Ĉina Dio Yudi antaŭe estis ordinara homo, li nomiĝi Zhang Boren, li faris multajn bonajn aferojn, sciinte tion, la dio de Budaismo Rulai, la dio de Taoismo Taishanglaojun kaj la ĉina popoldio Jiang Taigong kune nomumis lin Ĉina Dio Yudi. Zhang Boren fariĝis dio, ankaŭ la koko, nomita orkoko, bredata de li, flugis al la ĉielo. De tiam oni titolas kokon orkoko."
1  2  3