• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-16 14:55:06    
Eksterkapitalaj bankoj rapide disvolviĝas

cri
Karaj amikoj, en la fino de la lasta jaro, laŭ koncernaj promesoj de Ĉinio ĉe la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la nombro de la urboj, en kiuj Ĉinio permesis eksterkapitalajn bankojn administri la negocon de renminbi, jam atingis 18. Personoj de la industrio opiniis, ke sekve de la rapidigo de la paŝoj de banka merkata malfermo post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la rapideco de la disvolvo de eksterkapitalaj bankoj en Ĉinio pli kaj pli altiĝas kaj la konkuro inter ĉinkapitalaj kaj eksterkapitalaj bankoj pli kaj pli intensa.
En la fino de 2001, aliĝante al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio faris promeson, ke en 5 jaroj Ĉinio laŭgrade malfermos bankan merkaton, ĝis la fino de 2006 negoco de eksterkapitalaj bankoj en Ĉinio ne estos limigita je regiono kaj klienta kvalito. De tiam diversaj grandaj eksterkapitalaj bankoj intime atentas la malferman procezon de ĉinaj bankoj kaj kaptis ĉiujn ŝancojn por eniri en la ĉinan bankan merkaton.
Post kiam Pekino permesis eksterkapitalajn bankojn administri la negocon de renminbi, la Hongkong-a kaj Ŝanhaja Banka Limigita Korporacio plej frue prezentis peton de disvolvo de la negoco de renminbi, nun la peto jam estis sankciita. Samtempe kun tio la banko ankaŭ estis permesita instali filion en Pekino. Tial ĝi estas la unua eksterkapitala banko kun 2 administraj retaj punktoj. La banko jam akiris ĉi tiun bonan atingon, sed estro de la banko Ding Guoliang ne estas kontenta. Li diris:
"En 2002, la Hongkong-a kaj Ŝanhaja Banka Limigita Korporacio havas ĉirkaŭ 50 laborantojn, nun jam havas pli ol 150 laborantojn, kaj ankaŭ negoco obliĝis. Se eble ni esperas instali pli multajn filiojn kaj disvolvi nian reton."
Preskaŭ samtempe kun la Hongkong-a kaj Ŝanhaja Banka Limigita Korporacio, ankaŭ brita Banko Standard Chartered de Hongkong, japana Banko de Tokio-Mitsubishi, usona banko Citibank, singapura Banko DBS en Hongkong kaj aliaj, pli ol 10 eksterkapitalaj bankoj prezentis peton administri la negocon de renminbi en nove malfermitaj urboj. Estro de la regiono de Ĉinio de la singapura Banko DBS sinjoro Liang Tianzhao sciigis raportiston:
"Se oni disvolvas en Azio, kompreneble la plej altirforta kaj la plej granda merkato estas la ĉina merkato. Laŭ ni, en la ĉina merkato la plej granda merkato kun plej granda potenciala forto estas la merkato de la negoco de renminbi, tial eksterkapitalaj bankoj estas tre interesataj."
1  2  3