• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-16 14:55:06    
Eksterkapitalaj bankoj rapide disvolviĝas

cri

Antaŭ konkuro, multaj ĉinkapitalaj bankoj aktive faras agon kaj senĉese altigas propran konkuran forton. Ekzemple, multaj ĉinkapitalaj bankoj kreis serion da novaj produktoj por allogi klientojn. Laŭ informo, de la 10-a de januaro de 2005, tenante bankan karton markitan per "Yinlian" kaj emisiitan de bankoj en la ĉina ĉeftero ĉinaj civitanoj povas rekte fari konsumon en Korea Respubliko, Tajlando kaj Singapuro. Por ĉinkapitalaj bankoj, la plej grava signifo estas, ke per tio ili povas liveri pli tutmondigan servadon al klientoj, kiuj havas ĉi tian bankan karton, kaj ĉi tiuj klientoj estas gravaj merkatigaj celoj de eksterkapitalaj bankoj. Vicĝenerala direktoro de fako pri persona banka negoco de la Ĉina Konstrua Banko sinjoro Su Ke diris;
"La breĉo trovita de eksterteritoriaj bankoj en la ĉina merkato estas meze de enlandaj altnivelaj kaj meznivelaj klientoj. Eksterteritoria servado de banka kardto de ĉinkapitalaj bankoj efektive liveras al diversaj ĉinkapitalaj bankoj la ŝancon etende servi por klientoj. Karto nur estas rimedo por liveri servadon al klientoj kaj la efektiva celo estas klientoj."
Personoj de la banka fako esprimis, ke la rapida disvolvo de eksterkapitalaj bankoj en Ĉinio alportis al ĉinaj bankoj ne nur konkuron sed ankaŭ akcelon, antaŭ senĉesa malferma merkato ĉinaj bankoj laŭgrade maturiĝos en konkuro, reformado kaj kreo.
1  2  3