• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-16 14:55:06    
Eksterkapitalaj bankoj rapide disvolviĝas

cri

Laŭ plej freŝaj statistikaj donitaĵoj, nun jam 62 eksterkapitalaj bankoj de 19 landoj kaj regionoj instalis pli ol 200 negocajn organojn en Ĉinio. La kaiptala totala sumo de eksterkapitalaj bankoj en Ĉinio jam superis 65 miliardojn da usonaj dolaroj, preskaŭ okupas 1,8% de la totala kapitalo de financaj institucioj de ĉinaj bankoj.
Iuj respondeculoj de eksterkapitalaj bankoj esprimis intervjuate, ke ili pluapaŝe rapidigos paŝojn en Ĉinio. Estro de la regiono de Ĉinio de la singapura Banko DBS sinjoro Liang Tianzhao diris:
"Ni senĉese metos ĉefajn negocojn en Ĉinion, esperas, ke en la baldaŭa estonteco la negoco en Ĉinio povos okupi relative grandan proporcion en la tuta grupo."
Laŭ konigo, nun la banko jam instalis 4 filiojn kaj 3 agentejojn en Ĉinio.
Eksterkapitalaj bankoj instalis subajn instituciojn en Ĉinio, krome ili alprenis la rimedon partopreni en akcioj de mezaj kaj malgrandaj ĉinkapitalaj bankoj por disvolvi negocon. Nun, jam 9 ĉinkapitalaj bankoj akceptis partoprenon de eksterkapitalaj bankoj. Per vasta banka negoca reto jam establita de ĉinkapitalaj bankoj, eksterkapitalaj bankoj povas eviti diversajn limigojn kaj eniri aŭ vastigi de si okupitan proporcion en la ĉina merkato. Pri la rapida disvolvo de eksterkapitalaj bankoj, estro de financa studa instituto de la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Li Yang taksis:
"Eksterkapitalaj bankoj rigardas Ĉinion kiel la nemankigeblan konsistigan parton de sia tutmonda strategio. Ili jam vidis, ke Ĉinio estas kaj ankoraŭ estos unu el interezpliiĝaj punktoj en la estonta kelka tempo, tial ili devas pliigi forton en ĉi tiu flanko."
La fortigo de disvolvo de la negoco de renminbi fare de eksterkapitalaj bankoj alportis relative grandan premforton al multaj grandaj kaj mezaj ĉinkapitalaj bankoj kun la negoco de renminbi kiel la ĉefa negoco. En Ŝanhajo, kie frue malfermiĝis la negoco de renminbi, la negoco de ĉinkapitalaj bankoj jam evidente estas influata. En la 1-a duono de 2004, influitaj de la politiko de la ĉina makroskopa reguligado, diversaj kreditaj preteraĵoj de propra kaj ekstera monoj de ŝanhaĵaj financaj institucioj malpliigis kreskon je pli ol 40 miliardoj da juanoj de renminbi ol tiuj en la sama periodo de 2003, sed la pliiĝo de sumo de deponaĵo kaj kredito superis 50% ol tiu en la sama periodo de 2003.
1  2  3