• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-23 10:19:26    
Ekonomio en ferioj

cri
Karaj amikoj, hieraŭ estis la ĉina tradicia festo Lanterna Festo, kaj laŭ ĉinoj la Lanterna Festo estas la fino de la Printempa Festo, hodiaŭ ĉinoj finis la feriojn de la Printempa Festo kaj komencis normalan laboron. De la unua tago ĝis la fina tago de la Printempa Festo oni sume havas 7 feriojn, ĉinoj ĝenerala titolas la feriojn Ora Semajno. En unu jaro troviĝas 3 oraj semajnoj: ora semajno de la Printempa Festo, ora semajno de Internacia Labora Festo kaj ora semajno de ĉina Nacia Festo, plus la festo de novjaro kaj aliaj ferioj nun ĉinoj havas 114 feriojn. Ĉi tiuj ferioj alportas grandan komercan ŝancon. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni babilos kun vi pri ekonomio en ferioj en Ĉinio.
Laŭ enketo pri konsumo en la Printempa Festo en ĉinaj urboj Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Shenzhen, farita antaŭ la Printempa Festo, elspezo por ĉijara Printempa Festo evidente pliiĝis ol por ĉijara Novjaro. Triono de demanditoj esprimis, ke ili konsumos maksimume mil juanojn de renminbi en la Printempa Festo, 28,9% de demanditoj esprimis, ke ili planis konsumi sumon de mil ĝis 2 mil juanoj de renminbi, 23,3% esprimis, ke ili planis konsumi sumon de 2 mil ĝis 4 mil juanoj de renminbi, 8,9% esprimis elspezi sumon de 4 mil ĝis 6 mil juanoj de renminbi kaj 2,4 % esprimis ke ili planis konsumi almenaŭ dekmil juanojn de renminbi. En la enketo 57,6% de demanditoj opiniis, ke elspezo por Printempa Festo pliiĝis ol en la lastaj 2 jaroj, kaj la pliiĝo estas granda.
Laŭ statistiko, la ŝanhaja detala sumo de socikonsumaĵoj en la unuaj 3 tagoj de ĉijara Printempa Festo pliiĝis je 15% ol en la sama periodo de la lasta jaro. Laŭ spura enketo de Ŝanhaja Komerca Informa Centro, en 2004 aperis en januaro plej alta venda indekso de plej multaj industrioj, nome aperis ĉirkaŭ la Printempa Festo, kaj la dua pinto aperis ĉirkaŭ la ora semajno de ĉina Nacia Festo.
Por komercistoj ferioj signifas ŝancon. Vicĝenerala direktoro de la ĉina centjara restoracio—Quanjude mondfama pro sia rostita anaso sinjoro Guo Shunli sciigis nin intervjuate:
"Antaŭ monato la vespermanĝo pri la lasta tago de jaro laŭ la tradicia ĉina kalendaro estas plene mendita, niaj pli ol 30 domoj por manĝo kaj haloj de 4 etaĝoj tute jam estas plene menditaj de la lasta tago ĝis la 5-a tago de la nova jaro laŭ la tradicia ĉina kalendaro. Festo estas tre grava por ni. En festo precipe en la Printempa Festo, la konsuma forto estas granda. Mi povas antaŭkalkuli, ke dum ĉijara Printempa Festo nia venda enspezo en 7 tagoj superos 3 milionojn da juanoj de renminbi, normale nia monata enspezo estas preskaŭ 9 milionoj da juanoj de renmibi. Dum la alia ora semajno de ĉina Nacia Festo, nia venda enspezo povas superi 4 milionojn da juanoj de renminbi, kaj la 2-an de la lasta oktobro la enspezo de nia restoracio superis 887 mil juanojn de renminbi kaj kreis novan rekordon pri unurestoracia vendo. En nia restoracio 1 500-2 000 homoj povas manĝi en sama tempo. La venda sumo en la 3 oraj semajnoj okupis altan proporcion en la tutjara venda sumo. Tial kiel komercisto ni tre atentas ĉi tiujn orajn semajnojn."
1  2  3