• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-23 10:19:26    
Ekonomio en ferioj

cri

Por kapti la komercan ŝancon en ferioj kaj akiri venkon en komerca konkuro, komercistoj senĉese kreas novajn merkatigajn materialojn kaj faras sufiĉan preparadon.
Vicĝenerala direktoro Guo Shunli diris, ke laŭ trajtoj de diferencaj festoj ili faris merkatigan planon. Li sciigis:
"Diferencaj festoj havas malsamajn trajtojn. Ekzemple, la ora semajno de Internacia Labora Festo kaj la ora semajno de ĉina Nacia Festo ĝuste estas bonaj turismaj sezonoj en Ĉinio. Multaj turistoj venis al Ĉinio kaj Pekino estas fama turisma loko. Nun multaj amikoj el diversaj landoj kaj regionoj ne nur sciis la Grandan Muron sed ankaŭ sciis nian rostitan anason. Pri ĉi tiu trajto ni elstarigas nian markon. Dum ĉijara Printempa Festo, ni invitis aktorojn kaj okazigis vesperon, instalis moran ekspozicion, invitis popolartistojn por ĉeloke produkti morajn produktojn, ekzemple novjarajn bildojn, papertranĉaĵojn, paperventmuelilojn kaj aliajn produktojn, niaj gastoj povas laŭvole aĉeti ŝatatajn produktojn. En la 1-aetaĝa halo ni instalis ankaŭ ekspozicion de jarproduktoj, kompreneble la jarproduktoj estas anasaj produktoj. Gastoj ne nur manĝas rostitan anason en nia restoracio sed ankaŭ aĉetas jarproduktojn. Nia venda sumo nature pliiĝis."
Vere la negoco de restoracioj en ĉijara Printempa Festo estas pli bona ol en la lastaj jaroj. Laŭ informo, la prezaro de vespermanĝo en la lasta tago de la lasta jaro laŭ la tradicia ĉina kalendaro estas pli alta ol en la lastaj jaroj. En la ĉijara Printempa Festo, oni ne nur manĝis sed ankaŭ aprecis kantojn kaj dancojn, se bonŝance oni povis ricevi donacojn aŭ aviadilan bileton por turismo.
Festo vere alportas ŝancon al diversaj industrioj. Dum ĉijara Printempa Festo Ĉinio realigis turisman enspezon je pli ol 30 miliardoj da juanoj de renminbi kaj pli multe je 8,1% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. La telekomunikado kun movebla telefono kiel ŝarĝkorpo fariĝis nova fonto de enspezo de "ekonomio en la Printempa Festo". Nur en la lasta tago de la lasta jaro laŭ tradicia ĉina kalendaro la senda kvanto de mallongaj informoj de ŝanhajaj 3 telekomunikaj administraj komercistoj superis 270 milionojn. Laŭ kalkulo en la 7 ferioj de la ĉijara Printempa Festo, la senda kvanto atingis 11 miliardojn, kaj la merkata enspezo de mallongaj informoj superis 1,1 miliardon da juanoj de renminbi, ĉi tiu sumo ne ampleksas la negocon de altprezaj voĉaj mallongaj informoj kaj la tradician telefonan negocon.
Nun ne nur komercistoj atentas la ekonomion en ferioj, sed ankaŭ erudiciuloj atentas la fenomenon. Sinjoro Yu Hai, profesoro pri sociaj sciencoj de ĉina Universitato Fudan analizis, ke la disvolvo de ekonomio en ferioj estas la rezulto de la tuta socia ekonomia disvolvo. En sinsekvaj jaroj la ĉina ekonomia pliiĝa proporcio superis 7%, la disponebla enspezo de urbaj kaj urbetaj loĝantoj pliiĝis je preskaŭ 5%, la enspezo de kamparanoj estas plibonigata kaj plej multaj ĉinoj ĝuis frukton de la ekonomia kontinua disvolvo. Sekve de la vivnivela pliboniĝo, pliiĝo de enspezo kaj senĉesa kreo de komercaj aktivadoj, en ferioj la senĉesa pliiĝo de konsumo estas komprenebla.
1  2  3