• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-23 10:19:26    
Ekonomio en ferioj

cri

Pri la ĉefaj enhavoj de la ekonomio en ferioj, profesoro de ĉina Ĉefurba Ekonomia kaj Komerca Unuiversitato Zhao Tao sciigis nin:
"Varmaj punktoj de ekonomio en ferioj estas trafiko, komerco, turismo, restoracioj kaj bankoj. Nun por la ekonomio en ferioj bankoj senĉese kreis novan kaj bonan financan servadon. Ekzemple por vojaĝo al fremdaj landoj, bankaj kartoj estas oportunaj, tial nun ĉinaj bankokartoj povas esti uzataj en pli kaj pli multaj landoj. En normalaj tagoj, komercistoj devas senĉese altiri postulon de homoj per afiŝo kaj aliaj manieroj, sed en ferioj precipe en festoj postulo abrupte aperas, tiam komercistoj ne altiras postulon, sed kontentigas la grandan postulon. "
Kiel komercistoj kontentigas la postulon de konsumantoj kaj kiun konsumantoj atentas. Pri tio vicĝenerala direktoro de Quanjude sinjoro Guo Shunli havas sian propran opinion. Li diris:
"Konsumantoj atentas markon. La marko enkorpigas la honestecon kaj fidindecon de produktoj. Mi opinias, ke konsumantoj volas aĉeti bonkvalitan produkton kaj akiri bonan servadon. Marko signifas, ke prouduktoj povas kontentigi ilin. Tial marko estas tre grava."
Kiel disvolviĝos la feria ekonomio estontece en Ĉinio? Profesoro Zhao Tao antaŭkalkulis, ke en la estonteco la atento al la ekonomio en ferioj laŭgrade malpliiĝos. Nun la postuloj de homoj kolektiĝe aperas en 3 oraj semajnoj, ferioj alportas grandan merkaton samtempe alportas iujn problemojn. Li diris:
"Ĝuste pro la kolektiĝa kaj abrupta apero de konsuma energio en la 3 oraj semajnoj, koncernaj flankoj sciis la energion de konsumado, la foja kaj refoja apero de la energio, tio atentigis koncernajn fakojn konsideri la urĝecon de jaraj ferioj. En la estonteco, kiam oni havos jarajn feriojn, eble la atento al la ekonomio en ferioj ne estos tiel granda kaj la energio de konsumo ne estos tiel granda kiel nun. Laŭ mi, nun ekonomio en ferioj liveras kondiĉon kaj bazon por jarferia sistemo."
Karaj amikoj, ekonomio en ferioj estas interesa kaj atentata ekonomia fenomeno en Ĉinio. Ĉinoj sufiĉe ĝuas ripozon alportitan de ferioj samtempe aprecas fruktojn alportitajn de ekonomio en ferioj.
1  2  3