• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 10:01:29    
Ĉinio aktive disvolvas mediprotektan industrion

cri
En la lastaj jaroj, sekve de la kontinua kaj rapida pliiĝo de la ĉina ekonomio, riĉfontoj kaj la medio frontas al granda premforto. Pro tio, la ĉina registaro fortigis kontroladon al utiligo de energioj kaj ellaso de poluciaĵoj kaj stimulis disvolvi servadon kaj industrion de altaj kaj novaj teknikoj, kies konsumo de riĉfontoj estas malalta. Responde, ankaŭ la mediprotekta industrio, kiu liveras al media protektado materian kaj teknikan garantiadon, havas vastan disvolvan spacon.
Vicestrino de ĉina Asocio de Mediprotekta Industrio sinjorino Chen Shangqin sciigis raportiston, ke de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio disvolvas la mediprotektan industrion, post pli ol 30-jara disvolvo, Ĉinio jam establis mediprotektan sistemon kun kompletaj specoj kaj relativa skalo. Nun en Ĉinio pli ol 20 mil entreprenoj laboras pri la mediprotekta industrio, la jarproduktovaloro de la mediprotekta industrio superis 230 miliardojn da juanoj de renminbi kaj ankoraŭ pliiĝas per la rapideco je 15%. Sinjorino Chen Shangqin analizis la kialon de la rapida disvolvo de mediprotekta industrio en Ĉinio dirante:
"La kondukado, subtenado kaj stimulado de la registaro ludis gravan rolon en la disvolvo de la mediprotekta industrio. La ŝtato proklamis disvolvan planon de la mediprotekta industrio, ellaboris koncernajn normojn kaj teknikajn politikojn, montris la disvolvan direkton de la industrio kaj reguligis la industrian merkaton. Kaj sekve de la progreso de la socio, ankaŭ la postulo de la publiko al la media kvalito estas pli kaj pli alta, tial la merkato de la mediprotekta industrio senĉese pliiĝas. Post kiam vastiĝis entreprenoj, senĉese disvolviĝis industriaj specoj."
Sinjorino Chen Shangqin diris, ke en la lastaj jaroj la ĉina registaro plenumis serion da inĝenieriaĵoj pri media administro de gravaj urboj kaj akvbasenoj, tio ne nur regis la tendencon, ke la media polucio estas intensa, sed ankaŭ kreis grandan merkaton al la disvolvo de la mediprotekta industrio. Ĉinio akcelas la disvolvon de la mediprotekta industrio ne plu kiel antaŭe ĉefe per la investado de la registaro, sed per manieroj de permeso de kolekto de kapitaloj al entreprenoj en akcia merkato kaj establo de negoca speciala permeso senĉese altigas la merkatigon de la industrio. Cetere, por altigi merkatan konkuran forton, entreprenoj de media protektado sinsekve faras strategian reorganizadon kun ligilo de kapitalo, tekniko kaj marko. Samtempe kun tio la vasta disvolva perspektivo de la industrio altiris multajn entreprenojn, kiuj havas la superecon de kapitalo kaj tekniko.
1  2  3