• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 10:01:29    
Ĉinio aktive disvolvas mediprotektan industrion

cri

Direktoro de la aŭtolava butiko Nova Koncepto sciigis raportiston, ke antaŭe unumonata aŭtolavo postulis akvon je preskaŭ 70 tunoj, nun ili jam uzas la produkton mezakvo, kies prezo estas relative malalta:
"En prezo, aŭtolavo per akvo-provizado estas neprofitdona ol per mezakvo. La prezo de mezakvo de unu tuno estas 10 juanoj de renminbi, tiu prezo estas baze sama kiel la prezo de akvo-provizado antaŭ la pliiĝo de prezo. Nun ni uzas mezakvon je preskaŭ 100 tunoj monate. Uzado de mezakvo ne nur ŝparas akvo-provizadon, sed ankaŭ alportas efikon al ni."
Kio estas "mezakvo"? Post trakto de vivmalpura akvo, la akvo atinganta difinitan normon de akvokvalito estas "mezakvo", ĝi povas esti uzata en purigo, verdigo kaj brulestingo. Laŭ konigo, en la lastaj kelkaj monatoj, la Mezakva Korporacio sub la Pekina Akvoellasa Grupo subskribis mezakvajn liverajn kontraktojn kun centoj da aŭtolavaj butikoj, nun ĉiutaga livero de mezakvo de la korporacio pli multe kvarobliĝis ol la livero antaŭ la pliiĝo de akva prezaro.
La varma vendo de mezakvo nur estas la miniaturo de la ĉina merkato de mediprotektaj produktoj. Laŭ koncernaj donitaĵoj, en 2004 la venda produktovaloro de ĉinaj mediprotektaj produktoj atingis 150 miliardojn da juanoj de renminbi.
Antaŭkalkule en la estontaj 5 jaroj ĉina investo por media protektado atingos 900 miliardojn da juanoj de renminbi, tio signifas, ke la disvolvo de la ĉina mediprotekta industrio frontos al granda ŝanco.
1  2  3