• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 10:01:29    
Ĉinio aktive disvolvas mediprotektan industrion

cri

La Mediprotekta Limigita Korporacio Qinghua Ziguang estas ĉina granda mediprotekta entrepreno, ĝi laboras ĉefe pri polucia administrado, mediprotekta konsulto kaj mediprotekta komerca kunlaboro. La kapitala skalo de la korporacio superis 1,1 miliardojn da juanoj de renminbi kaj jara negoca enspezo superis 100 milionojn da juanoj de renminbi. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Li Xingwen sciigis raportiston, ke en la lastaj 3 jaroj post la fondiĝo de la korporacio, depende de la supereco de talentuloj kaj teknikoj de la ĉina fama universitato—Qinghua, aktive kunlaboris kun enlandaj famaj municipaj institutoj kaj internaciaj famaj entreprenoj en teknika kaj kapitala flankoj. Nun, la korporacio jam finis pli ol 600 taksajn programojn pri media influo kaj pli ol 400 inĝeneriaĵojn pri preventado de media polucio. Li sciigis raportiston ankaŭ, ke nun la korporacio ordigas riĉfontojn por disvolviĝi al nova mediprotekta kampo:
"Por vastiĝo mediprotektaj entreprenoj devas havi profundan koncepton. Se entreprenoj laboras nur sur la kampoj de trakto de malpura akvo kaj trakto de ruboj, la koncepto estas relative malvasta. Se oni enkondukos koncepton de ekologio, la disvolva spaco de entreprenoj vastiĝos. Nun ni konstruas ekologian industrian ĝardenon en la ĉina orienta urbo Qingdao, ĝi establos tre bonan scenejon al mediprotektaj entreprenoj en la mondo. Ĉi tie ni povos kunlabori kaj kune ĝui ŝancon de la ĉina mediprotekta industrio."
Laŭ konigo, nun en Ĉinio troviĝas multaj mediprotektaj entreprenoj kiel Qinghua Ziguang, en iuj lokoj mediprotekta industrio estas rigardata kiel subtenila industrio de la ekonomia disvolvo.
La mediprotekta industrio senĉese vastiĝante, samtempe alportis bonaĵon al multaj konsumantoj. La ŝanĝiĝo de akvouzado por lavi aŭtojn en Pekino estas la tipa ekzemplo. Pekino estas la urbo, kie mankas akvoriĉfonto, pokapa jarokupa kvanto ne atingas 300 kubmetrojn, malpli ol tridekonon de la monda meznombra nivelo. Por stimuli akvoŝparadon, en la lasta jaro en Pekino, pliiĝis la prezaro de akvo. Interalie, la prezoj de aŭtolavo, bano kaj aliaj akvouzadoj ne necesaj en la ĉiutaga vivo plej evidente pliiĝis. La prezo de aŭtolavo pliiĝis duoble ol antaŭe, superis 40 juanojn de renminbi por ĉiutuna akvo. La kosto estas tiel alta kaj la profito de la aŭtolavo estas malalta, estas neeble protekti la industrion per pliigo de prezaro, kiel fari? La mediprotekta produkto, mezakvo helpas komercistojn de aŭtolavo.
1  2  3