• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-17 18:42:56    
Okcidento de Ĉinio---Tibeta Aŭtonoma Regiono

cri
Geografio kaj natura stato
Naturaj riĉfontoj
Minaĵoj
En Tibeto oni trovis entute pli ol 90 specojn da minaĵoj kaj konstatis la rezervokvanton de 26 el ili. La rezervokvanto de 11 specoj estas inter la unuaj 5 lokoj de la lando.
Fueloj
Tibeto estas abunda je akvoenergio, tervarmo, suna kaj venta energioj. Laŭ statistiko la jara akvoenergio estas ch. 200 milionoj da kW, t.e. 30% de tiu de la tuta Ĉinio. La tersurfaca akva rezervokvanto estas 354.8 miliardoj da kubmetroj, kiuj konsistigas 13.5% de tiu de Ĉinio. La akva rezervokvanto de glaciriveroj estas 330 miliardoj da kubmetroj. La ekspluatebla akvoenergio estas 56.59 milionoj da kW, kiu konsistigas 15% de tiu de la tuta lando. La tervarma rezervokvanto de Tibeto okupas la unuan lokon de Ĉinio. La termofonto Yangbajan proksime de Lhaso estas la plej granda alttemperatura vapora fonto kaj ankaŭ unu el la plej grandaj utiligataj termofontoj de la mondo.
Vegetaloj
Tibeto estas granda regno de vegetaloj. Tie estas unu el la plej grandaj forstumejoj de nia lando. En Tibeto kun kompleto da primitivaj arbaroj, kreskas 5 mil specoj da altklasaj vegetaloj. Tie la arbaroj egalas al 2.08 miliardoj da kubmetroj da ligno. La arbaroj kovras 9.84% dae la tero. Tie kreskas pli ol 1 mil specoj da sovaĝaj vegetaloj taŭgaj por farmacio, el kiuj 400 estas ofte uzataj.
Animaloj
En Tibeto vivas 142 specoj da mamuloj, 473 specoj da birdoj, 49 specoj da rampuloj, 44 specoj da amfibiuloj, 64 specoj da fiŝoj kaj 2300 specoj da insektoj. La pantolopoj (Pantholops hodgsoni), sovaĝaj gruntbovoj, kiangoj kaj ovioj estas raraj bestoj protektataj de la shtato. Ili vivas ekskluzive sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho. La blanklipa cervo, unu el la raraj bestoj de la mondo, vivas ekskluzive en Ĉinio. La tieaj nigrkolaj gruoj kaj krosoptiloj (Crossoptilon crossoptilon) estas unuaklasaj protektataj de la ŝtato.
Turismo
La Tibeta Aŭtonoma Regiono ekspluatas siajn originalajn turismajn naturajn kaj artefaritajn fontojn. Nun ĝi havas 4 turismajn lokojn: Lhasa, okcidenta Tibeto, sudokcidenta Tibeto kaj suda Tibeto.
En la fino de 1994 en Tibeto funkciis 30 diversaj turismaj servoj, 50 hoteloj, el kiuj 7 estas stelaj, pli ol 400 turismaj aŭtoj, 3 mil oficistoj de turismaj servoj .
1  2  3