• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-17 18:42:56    
Okcidento de Ĉinio---Tibeta Aŭtonoma Regiono

cri

Medio
La aero en Tibeto estas maldensa kompare kun tiu en aliaj lokoj de Ĉinio, sunlumoj estas sufiĉaj kaj temperaturo malalta, pluvo malofta. Ĉiu kubmetro da aero havas nur 150-170 g. da oksigeno, egale nur al 62-65.4% de tiu sur ebenaĵo.
En Tibeto la industria poluo estas apenaŭa. Tie neniam okazis grava media polucio, nek falis acida pluvo. La loko alprenis taŭgan kontraŭrimedon kontraŭ ĉia aĵ poluo. Ĝi praktikas la sistemon de prijuĝo de la media polucio al ĉiuj konstruotaj projektoj eble poluantaj la medion, kaj faras projekcion de la ĉefa konstruo kaj rimedon kontrauh la ebla poluo samtempe, tiel ke ankaŭ la antaŭaj poluaj fontoj estis nuligitaj. 80% de la fumoj estigitaj en bruligo estis nuligitaj. La urba konstruo estas farata laŭ racia projekcio kaj oni donas sufiĉan atenton al arbarizado. En Lhasa la verdaĵoj kovras 17.6% de la areo kaj la pokapa verdajh-kvanto estas 12 kvadrataj metroj.
En la lastaj jaroj la teknikaj kaj esploraj departementoj faris enketadon pri la industria polua fonto, sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj. En Lhasa, Xigaze kaj Qabdo funkcias kontrola stacio de la medioj. Lauh observado la medio nun en Tibeto estas bona. La atmosfero kaj akvo ne estas poluitaj kaj la media radio estas sub normala normo kaj estas neniu radia polucio malutila al la homoj
Loĝantoj kaj nacioj
Loĝantoj: 2.52 milionoj (fine de 1998)
Loĝantara kresko: 1.59 % (fine de 1998)
Nacioj
La tibetnacianoj nombras 2.236 milionojn, kiuj konsistigas 96.4% de la regiona loĝantaro. Tie vivas 66 mil hanoj, kiuj konsistigas nur 2.8% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ 18 mil loĝantoj de aliaj nacimalplimultoj, kiuj kosistigas nur 0.8% de la tuta loĝantaro. En Tibeto vivas ankaŭ menbaoj, lobaoj, hujoj kaj k.a.
Ekonomio
Enlanda totala produktovaloro: 9.118 miliardoj da juanoj (fine de 1998)
Kresko:
Pokapa produktovaloro: 3 716 juanoj (fine de 1998)
Financa enspezo: 364 milionoj da juanoj (en 1998)
Industria produktovaloro: 1.283 miliardoj da juanoj (en 1998)
Agrikultura produktovaloro: 2.243 miliardoj da juanoj (en 1998)
Ekstera komerco
En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 120 milionoj da usonaj dolaroj. Dank' al la favoraj politikoj ellaboritaj de la ŝtato speciale por Tibeto, la tibetanoj aktive disvolvas eksporton de sianaciaj metiartaĵoj kaj brutaj produktaĵoj. Tie nun rapide disvolviĝas ne nur ŝtataj eksterakomercaj entreprenoj, sed ankaŭ landlimaj merkatoj. Nun Tibeto estas nia fenestro al la Suda Azio.
1  2  3