• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-17 18:42:56    
Okcidento de Ĉinio---Tibeta Aŭtonoma Regiono

cri

Fremda Investo
Ĝis 1998 la regiona registaro jam aprobis 74 entreprenojn investitajn de eksterlandanoj.
Internacia helpo
La Disvolva Programo de UN subvenciis al Tibeto 4 milionojn da usonaj dolaroj ekde 1981 por Tervarma Elektrejo Yangbajan. Estas jam transdonita al uzado la sinteza agrikultura projekto, konstruita helpe de la Monda Nutrajha Programo de UN por batalo kontraŭ trosekeco kaj plibonigo de la irigaciaj kondiĉoj en la 4 gubernioj en la valo de Lhasa-rivero. La Infana Fonduso de UN donis 3.215 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui sanprotektan stacion de virinoj kaj infanoj en Tibeto. En 1995 la Disvolva Programo de UN decidis doni 828 mil usonajn dolarojn al Tibeto por naturaj parkoj en la gubernioj Nyanang, Dingri, Dinggye kaj Jilong.
Ĉefaj industrioj
La minerala, agrikultura, brutobreda, naci-metiarta, forstuma kaj turisma.
Trafiko
Ŝoseoj
La ŝosea reto kun Lhasa kiel la centro ligas multajn lokojn de Tibeto. En la tuta regiono estas 15 trunkaj ŝoseoj, 315 branĉaj kun totala longeco de 22 mil km. La ŝoseoj kunligas Tibeton kun Sichuan, Qinghai, Xinjiang, Yunnan kaj Nepalo.
Aviado
De Lhasa oni povas flugi rekte al Pekino, Chengdu, Ŝanhajo, Kantono, Chongqing kaj Katmanduo.
Projektoj bezonantaj fremdan investonLa tibeta registaro deziras, ke alilandaj entreprenistoj investu la fuelan, transportan, konstruan, tekstilan, malpezindustrian, maŝinfabrikan, komercan, manĝaĵan, brutobredan, prilaboran kaj turisman aferojn en Tibeto, kaj precipe la longtempan, mezlongtempan kaj profitodonan sintezan ekspluaton. Ili povas funkciigi entreprenojn sendepende, kunlabore kun la ĉinaj flankoj kaj fari teknikan kunlaboron kun Ĉinio. La registaro aprobas ankaŭ ĉiujn individuojn kaj privatajn entreprenojn, kiuj kunlaboras kun eksterlandanoj en la komercado kaj faras landliman komercon.
1  2  3