• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-29 17:16:21    
Chen Huanren kaj lia restoracio kun itala aparta gusto

cri
Karaj amikoj, laŭ enketo de Eŭropomanĝa Speciala Komitato de ĉina Kuira Asocio, ĝis la fino la lasta jaro en Ĉinio ekzistas pli ol 20 mil entreprenoj pri eŭropa manĝo. En la pli ol 20 mil entreprenoj, 3 200 entreprenoj faras negocon pri oficiala eŭropa manĝo, 4 000 pri oportuna eŭropa manĝo, 3 840 pri drinkejo, 3 500 pri kafo, 3 000 pri teo kaj restoracio, kaj 2 500 pri manĝo de Japanio, Korea Respubliko kaj orienta Azio. Inter la entreprenoj, pli ol 60% estas nepublikposedaj entreprenoj, kaj ŝtataj entreprenoj ne okupis 5%. Nun, tre rapide disvolviĝas retoj de eŭropa manĝo, eĉ en foraj lokoj, kiel ĉina suda loko Lijiang kaj tibeta Laidoso, troviĝas restoracioj pri eŭropa manĝo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi personon, kiu la unua negocis pri restoracio pri itala aparta gusto en Ĉinio, sinjoron Chen Huanren, kaj lian restoracion Adria. Bonvole aŭskultu!
Antaŭ 10 jaroj en la pekina fama komerca rondo Yansha, najbara de la dua kvartalo de ambasadorejoj, malfermiĝis la unua restoracio pri itala aparta gusto Adria, tiam malmultaj homoj konis la restoracion. Sed pasis 10 jaroj, nun Adria jam estas la fama marko pri itala aparta gusto en Ĉinio, plej multaj italoj en Pekino konis la restoracion, kaj nun ne nur italoj ŝatas la restoracion, sed ankaŭ pli kaj pli multaj ĉinoj amas ĝin.
Fraŭlino Sun Xin estas direktorino pri afiŝo en gazetejo pri modo en Pekino, pro la laboro, ŝi ofte serĉas kaj trovas novajn modajn restoraciojn de Pekino, sed de kiam ŝi konis la restoracion Adria, ŝi ne ŝanĝis sian amon al ĝi. Parolante pri la restoracio Adria, fraŭlino Sun Xin sciigis raportistinon:
"Mi venas al la Restoracio Adria unufoje preskaŭ en ĉiu semajno, iam ne por manĝo, nur por ĝui la densan atmosferon de familio. Manĝaĵoj ĉi tie tre konformas al mia gusto. Servistoj jam bone konas min, ĉiufoje mi venis ĉi tien, antaŭ ol elmeti mian postulon, ili jam komprenis mian guston, kiel miaj familianoj."
1  2  3