• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-29 17:16:21    
Chen Huanren kaj lia restoracio kun itala aparta gusto

cri

La kreinto de la Restoracio Adria nomiĝas Chen Huanren. Ĉijare 34-jaraĝa Chen Huanren estas la energioplena kaj milda homo, estante komercisto li pli multe ŝajnas intelektulo. Kiam li 18 jariĝis, li kune kun siaj familianoj venis al Eŭropo. Li sinsekve vivis en Germanio kaj Italio sume 7 jarojn, sed li sciigis raportistinon, ke en tiel longa tempo, li neniam trovis la senton de familio, li ĉiam sentis, ke li estas alilokano, kaj lia hejmo troviĝas en Ĉinio. Tial li forlasis liajn familianojn kaj sola revenis al Ĉinio kaj komencis sia entreprenon. Kompreneble kiel komercisto, tiam li havis sian propran analizon pri la merkato. Li sciigis raportistinon:
"Mi pli multe ŝatas la medion de Ĉinio. Eŭropo jam estas tre evoluinta, la merkato jam estas saturita, sed nun Ĉinio troviĝas en la periodo de granda evoluado, ekzistas multaj ŝancoj, alia kialo estas, ke mi estas ĉino, ĉinoj devas fari ion por propra patrolando."
Sinjoro Chen Huanren tre ŝatas la landon Italion kaj manĝaĵojn kun itala aparta gusto. Li diris, ke kiam unuafoje li vidis la Adriatikan Maron, li tuj amis ĝin. Ankaŭ troviĝas en Italio urbeto nomiĝas Adriatiko, ankaŭ ĝi estas bela. Tial li nomis sian restoracion Adria. Kiel la belaj Adriatika Maro kaj urbeto Adriatiko, la Restoracio Adria igas gastojn senti la atmosferon de itala stilo, ekzemple sur la muro de la restoracio Adria estas famaj italaj olepentraĵoj, enhavo de iuj pentraĵoj rilatas al religiaj kaj historiaj rakontoj. Sed la ornamoj de serio da restoracioj Adria ne estas tute samaj, laŭ la loko, kie la restoracioj troviĝas, sinjoro Chen Huanren decidis la ornamajn stilojn. Li diris:
"Nia restoracio Adria estas la restarocio kun la itala aparta gusto, kompreneble, unue ni emfazis la itala stilon. Due ni kunigis la lokan medion. Ekzemple la restoracio n.2 troviĝas en la pekina centra komerca kvartalo, tie kolektiĝas monde famaj grandaj korporacioj, la nivelo de laborantoj de la korporacioj estas relative alta, tial nia ornamo estas relative pompa. La restoracio n.1 troviĝas en la pekina kvartalo de ambasadorejoj, tial nia restoracio pli multe emfazis la atmosferon de familio."
Por pli bone enkorpigi la stilon de Italio, sinjoro Chen Huanren per alta salajro invitis pli ol 20 kuiristojn el la sudo kaj la nordo de Italio, tial la Restoracio Adria bone zorgas la diferencon de la gustoj inter la sudo kaj la nordo de Italio. La manĝokarto de Restoracio Adria estas la plej riĉa en la pekinaj restoracioj kun itala aparta gusto. Ekzemple Pizza, Adria havas pli ol 28 specojn, se ne paroli pli ĉio alia.
1  2  3